Suzanne FLON (naskiĝis la 28-an de januaro 1918 en Le Kremlin-Bicêtre, mortis la 15-an de junio 2005 en Parizo) estis franca aktorino.

Suzanne Flon
Persona informo
Aliaj nomoj Anne Lancel
Naskiĝo 28-an de januaro 1918 (1918-01-28)
en Le Kremlin-Bicêtre,  Francio
Morto 15-an de junio 2005 (2005-06-15) (87-jaraĝa)
en 8-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortokialo gastroenterito
Tombo Crématorium-columbarium du Père-Lachaise
Lingvoj francaanglaitala
Ŝtataneco Francio
Familio
Amkunulo John Huston
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro
vdr

Biografio redakti

Deveninta de modesta socia medio, Suzanne Flon malkovris komedion dank' al unu el siaj intruistinoj, kiu instruis al ŝi bone diri versojn kaj ĉefe instigis ŝin ilin reciti.

Post kiam ŝi estis plur-monata sekretariino de Édith Piaf, ŝi sursceniĝis en 1943 en "Le Survivant" de Raymond Rouleau, poste la sekvan jaron en Antigone de Jean Anouilh, en "Théâtre de l'Atelier". Ŝi debutis en kino en 1947 en Capitaine Blomet de Andrée Feix.

Suzanne Flon atingis rekonon per teatraĵoj kiaj L’Alouette de Jean AnouilhLa petite hutte de André Roussin. Ŝi ankaŭ regule aperis sur grandaj kaj malkrandaj ekranoj. Ŝi laboris kun la plej grandaj francaj reĝisoroj, kiaj André Barsacq kaj Jean Vilar. Suzanne Flon interalie aktoris kun John Huston, Orson Welles, Joseph Losey, Jean Becker, Emil-Edwin Reinert, ktp. Ŝi ankaŭ ludis en laComplexe de Philémon kun Henri Guisol.

81-jaraĝa, ŝi ankoraŭ ludis en teatraĵo L’Amante anglaise de Marguerite Duras kaj devus ludi fine de 2005 en Parizo en Savannah Bay.

Ŝi ankaŭ apogis sin sur karakteriza voĉo, varma kaj iomete akuta. Ŝi dum pli ol 60 jaroj estis fidinda valoro de franca teatro. Suzanne Flon mortis 87-jaraĝa pro sekvoj de gastro-enterito. Ŝiaj cindroj lokiĝas en Tombejo Père-Lachaise, divizio 87[1].

Filmaro redakti

Kino redakti

Televido redakti

Teatro redakti

Rekompencoj redakti

Referencoj redakti

  1. Vidu retejon findagrave

Eksteraj ligiloj redakti