Suze Groeneweg

Nederlanda politikisto

Susanna GROENEWEG, konata kiel Suze GROENEWEG (naskiĝis la 4-an de marto 1875 en Strijensas, Strijen, mortis 19-an de oktobro 1940 en Barendrecht) estis nederlanda politikisto de la Socialdemokrata Laborista Partio (SDAP). Ŝi estis la unua virino en la Dua Ĉambro de la nederlanda parlamento.

Suze Groeneweg
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1875 (1875-03-04)
en Strijensas
Morto 19-an de oktobro 1940 (1940-10-19) (65-jaraĝa)
en Barendrecht
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Partio Socialdemokrata Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto • aktivisto pri virinaj rajtoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Politika vivo redakti

Groeneweg estis fervora porbatolanto de popola edukado. Ŝi mem estis instruisto en Roterdamo. Groeneweg estis feministo, sed ŝi kontraŭis virinajn organizaĵojn apartajn de la socia movado.

Groeneweg estis estrarano de SDAP dum la revizio de la nederlanda konstitucio de 1917. Parto de tiu revizio estis la pasiva balotrajto por virinoj krom la tuta balotrajto por viroj. En la parlamentaj elektoj de 1918, ŝi iĝis la unua virina parlamentano. Groeneweg restis en la parlamento ĝis 1937.

Krom parlamentano de la Ĝeneralaj Statoj, Groeneweg estis parlamentano de la Provincaj Statoj kaj komunuma konsilantarano de Roterdamo. Ŝi estis aktivulo en la kontraŭalkohola movado, la pacifista movado kaj la kontraŭmilitarista movado.

Honorigoj redakti

Literaturo redakti

nederlande Reta biografieto pri Groeneweg en la Biografisch Woordenboek van het Socialisme en de Arbeidersbeweging in Nederland (1992).