Svätý Peter (sveti peter), pli frue Dolný Peter, hungare Komáromszentpéter estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno. Ekstera vilaĝparto estas Kováčova samota, hungare Kovácspuszta.

Svätý Peter
(Dolný Peter)
hungare: Komáromszentpéter
municipo
Svätý Peter
Oficiala nomo: Svätý Peter
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Komárno
Historia regiono Supra Hungarujo
Situo Svätý Peter
 - alteco 138 m s. m.
 - koordinatoj 47° 50′ 46″ N 18° 15′ 49″ O / 47.84611 °N, 18.26361 °O / 47.84611; 18.26361 (mapo)
Areo 34,326801 km² (3 432,68 ha)
Loĝantaro 2 759 (31.12.2010)
Denseco 80,37 loĝ./km²
Unua skribmencio 1332
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 946 57
Telefona antaŭkodo +421-35
Aŭtokodoj KN
ISO 3166-2 501115
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Svätý Peter
Retpaĝo: www.svatypeter.eu/index.php
Portalo pri Slovakio
Katolika preĝejo de Svätý Peter
Vilaĝocentro de Svätý Peter
Kalvinana preĝejo de Svätý Peter
Vilaĝodomo de Svätý Peter

Situo redakti

Svätý Peter situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Komárno troviĝas 15 km.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. Preĝejo omaĝe al Sankta Petro estis konstruita en 1332, apude komunumo estiĝis en formo Zenthpeter, kiu estis apartenaĵo de burgo Komárno. La turkoj faris preskaŭ senhoma la vilaĝon. Ekde 1659 familio Zichy (ziĉi) havis la kampojn. Tertremo en 1763 okazis. En 1849 tie estis stabo de rusa armeo. En 1910 loĝis en la vilaĝo 2959 da homoj, (2881 hungaroj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Udvard, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2621 da homoj (1930 hungaroj kaj 675 slovakoj). La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo, sed ankaŭ uzino pri kandeloj nomata Nawax funkcias.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la tiama Szentpéter naskiĝis hungara historiisto-pastro Ferenc Kollányi.