Svanetio

SvanujoSvanetio, historia provinco de Kartvelio, situas en la centra parto de Granda Kaŭkazo, sur sudaj deklivoj de tiu montmasivo, en fluejoj de riveroj Enguri kaj Cĥenisckali. Dum pasintaj tempoj, mallarĝaj montaj vojetoj estis la sola rimedo, per kiu Svanetio estis interligita kun la ekstera mondo. Pro tio dum malamikaj invadoj ĉi tien oni alportadis por savado kaj konservado antikvajn manuskriptojn kaj aliajn grandvalorajn historiajn aĵojn, kies parto ĝis nun estas gardata en Svanetio.

Svanetio
historia provinco
regiono [+]

LandoKartvelio

ĈefurboZugdidi
- koordinatoj42° 54′ 59″ N, 43° 0′ 41″ O (mapo)42.91638888888943.011388888889Koordinatoj: 42° 54′ 59″ N, 43° 0′ 41″ O (mapo) [+]
Areo5 776,4 km² (577 640 ha) [+]

Svanetio (Kartvelio)
Svanetio (Kartvelio)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Svaneti [+]
vdr

Post disfalo de Kartvelia regno en la 16-a jarcento, parto de Svanetio eniris en konsiston de Megrelia Princlando, alia parto subordiĝis al Imeretia Reĝlando. Princa potenco tie estis abolita en la jaroj 1857-59.

Administracia centro de Svanetio estas Mestia, kies antikvaj ŝtonaj turoj elvokas grandan intereson de vizitantoj. Plej multaj el tiuj turoj estas gardataj kiel arkitekturaj konstruaĵoj el la pasinteco. Tie estas historia-etnografia muzeo, kie oni povas vidi bronzajn ilojn de la 3-a jarmilo a.K., bizancajn, makedonajn kaj kolĥajn monerojn, vazon de la epoko de Giorgi la 3-a (patro de Reĝino Tamar) kaj antikvajn kartvelajn manuskriptojn.

En Svanetio estas multaj interesaĵoj: lingvo kaj ĝiaj dialektoj, popolaj moroj, kantoj, fabeloj, ktp. Tie ĝenerale loĝas svanoj - subetno de kartveloj. En la ĉiutaga vivo ili parolas svane, sed literatura kaj skriba lingvo por ili estas la kartvela. Svanoj kun kartaj kaj megrelaj triboj formis kartvelan popolon. Bazo de la leksikono de la svana lingvo estas komuna prakartvela stoko kaj ĝiaj derivaĵoj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti