Svaroĵiĉo (malnovruse: Сварожичь, Сварожець) estas la slava fajro-dio. Iuj esploristoj konsideras lin filo de Svarogo. Aliaj opinias ke Svaroĵiĉo kaj Svarogo estas la sama dio.

Svaroĵiĉo
dio de slava mitologio
Informoj
Sekso vira
Religio Slava Indiĝena Religio
Patro Svarogo
vdr
La templo de Fajro-Svaroĵiĉo, konstruita de slavaj novpaganoj en Krasotinka, Kaluga provinco.
La templo de Fajro-Svaroĵiĉo, konstruita de slavaj novpaganoj en Krasotinka, Kaluga provinco.

Mencioj redakti

Iuj sciencistoj opinias ke Zuarasiz / Zuarasici de baltaj slavoj, menciita de kelkaj mezepokaj aŭtoroj, estas la sama dio kiel orientslava Svaroĵiĉo.

  • Thietmar de Merseburg priskribis la slavan sanktan urbon Radigost, kie staris pagana templo kaj idoloj. Thietmar informas, ke la ĉefa dio nomiĝas Zuarasici:

"En ĝi (urbo) estas nenio, krom la arba templo, arte konstruita, kiun, kiel fundamentoj, apogas kornoj de diversaj bestoj. Ĝia muroj ekstere estas beligitaj de bildoj de dioj kaj diinoj, mirinde eltranĉitaj, kio estas vidata por pririgardantoj, interne staras la dioj homfaritaj, kun nomoj, eltranĉitaj sur ĉiu el ili, timige vestitaj per helmoj kaj maŝkirasoj, la unua el kiuj nomiĝas Zuarasici kaj pli ol aliaj estas respektegata kaj honorata de ĉiuj paganoj". [2]

  • En la letero de germana episkopo Bruno (Bonifaco) al la imperiestro Henriko la 2-a (ĉirkaŭ 1008) estas menciita "Zuarasiz aŭ diablo".[3]

Etimologio redakti

Etimologio de la dinomo estas priskribata en la artikolo Svarogo. La sufikso "iĉ" en rusa (kaj moderna, kaj antikva) lingvo estas uzata en patronomoj, tial iuj sciencistoj opinias, ke la dinomo Svaroĵiĉo ankaŭ estas patronomo, do Svaroĵiĉo en slava mitologio estas filo de Svarogo.

Sed en praslava lingvo ĉi tiu sufikso donis al radikoj diminutivan signifon ("pъtitjь" — juna birdo; "kozъlitjь" — juna kapro; "dětitj" — infano). Ĉi tiu signifo konserviĝas en la serbokroata lingvo: "градиђ" (urbeto) ktp.[4] Do, alia signifo de la nomo "Svaroĵiĉo" povas esti "juna Svarogo, Svarogeto". Iuj esploristoj opinias ke diminutivo "Svaroĵiĉo" povis esti karesnomo de Svarogo (Svaroĉjo).

Referencoj redakti

  1. ruse Славянская мифология. Энциклопедический словарь. Москва, Эллис Лак, 1995. Стр. 348.
  2. ruse Дудко Д. М. Матерь Лада. Божественное родословие славян. Москва, Эксмо, 2004.
  3. ruse Серяков М. Л. Радигост и Сварог: Славянские боги. Москва, Алгоритм, 2013.
  4. ruse Бернштейн C. Б. Очерк сравнительной грамматики славянских языков: Чередования. Именные основы. М.: Наука, 1974. Стр. 293-294.

Vidu ankaŭ redakti