Svastiko

geometria formo simila al plus-signo (+) kun brakoj orte fleksitaj

Svastiko (el la Sanskrita lingvo svástika स्वस्तिक) - ankaŭ nomata hokokruco - estas tre praa simbolo de feliĉo uzata en Hinduismo kaj Budhismo en Azio kaj Eŭropo. Tamen, nuntempe ĝi estas tabua en Okcidenta civilizo ĉar naziismo elektis ĝin kiel simbolon.

Svastiko
kruco
Informoj
vdr
Tradicia hindua svastiko laŭ horloĝa direkto

Ekzistas du formoj:

  • 卐 - Dekstra formo, la brako faldiĝas laŭ horloĝa direkto. Tiu estas pli ofta en okcidentaj landoj.
  • 卍 - Maldekstra formo, la brako faldiĝas laŭ malhorloĝa direkto. Tiu estas pli ofta en orientaj landoj.

Historio redakti

 
Svastikoj en diversaj stiloj

Ambaŭ aperas tra historio, simbolante Sunon, fajron, bonan sorton, aŭ simple kiel geometria ritmo, kiel ĉe helenaj strioj.

Heinrich Schliemann trovis svastikon en restaĵoj de Trojo.

Suomoj ekuzis svastikon sur siajn aviadilojn ĝis germanoj (en la 1918-a jaro). Ilia svastiko estis blua sur blanka disko (la du koloroj de la finna flago). Ili uzis svastikon ankaŭ sur tankoj. Post la dua mondmilito oni konsilis al suomoj ŝanĝi signon, kaj nun signo de la suomaj aviadiloj aspektas kiel blanka kaj blua samcentraj cirkloj)

Hinduismo redakti

En Hinduismo, svastiko devenas el kirlhararo sur brusto el Viŝnuo. Por Hinduismo, ambaŭ simboloj signifas la du formojn de Bramo; horloĝe, la evoluo de universo (Pravritti), malhorloĝe, ties malevoluo (Nivritti).

Budhismo redakti

En Budhismo, svastiko devenas el feliĉsigno aperanta sur brusto. Por Budhismo, svastiko aperas orte laŭ horizonto. Ambaŭ simboloj estas en la ĉina skribo: 卍 simbolo de litero wan4 萬 signife "ĉio" kaj "eterno"; kaj 卐, malofte uzata. La maldekstra-forma svastiko simbolas akordon, kaj la dekstra-forma svastiko simbolas forton.

En japanaj mapoj, tiu signo 卍 estas uzata por montri budhisman templon.

Ĝajnismo kombinas svastikon kun simbolo de mano.

En Kristanismo, ĝi rolis kiel alternativo por kruco.

La teozofio havas simbolon, kie aperas kaj la svastiko kaj la sespinta David-stelo.

Eŭskoj ankaŭ uzis ĝin tradicie kaj moderne, sed post Hispana Enlanda Milito (1937), la rekta variaĵo tabuiĝis anstataŭita de ronda variaĵo lauburu.

Kiel simbolo de Naziismo redakti

 
Nazia flago

Naziismo elektis desktra-forman svastikon por la flago de Germanio (1933 - 1945) pro ke Schliemann argumentis rilaton inter Hindeŭropa lingvaro kaj arjoj. Tiurilate la svastiko estas konata ankaŭ sub la sinonimo hokokruco.

En multaj eŭropaj landoj oni malpermesas uzon de dekstra-forma svastiko, pro malhela imago de naziismo.

Vidu ankaŭ redakti