Sveda krono

valuto uzata en Svedio

La sveda krono (svede krona (singularo) respektive kronor (pluralo)) estas la nomo de la valuto de Svedio. La valuto estas unu el pluraj eŭropaj pagiloj, kiuj nomiĝas krono kaj kies nomo devenas de la krono de la mezepokaj nobelaj regantoj de la lando. Unu krono egalvaloras al 100 oeroj (öre).

Sveda krono
valutokrono
Ŝtato: Svedio
Subdivido: 100 oeroj (öre)
Kodo laŭ ISO 4217: SEK
Mallongigo: Skr
Ŝanĝokurzo 1 Eŭro = 9,2772 SEK
1 SEK = 0,1078 EUR

(14-a de septembro 2007)

vdr

Historio redakti

La krono enkondukiĝis kadre de la Skandinavia valutosunion dum la jaro 1873. Ĝis la Unua Mondmilito la krono ne nur en Svedio, sed ankaŭ en Danio kaj Norvegio estis oficiala pagilo. Post la malfondiĝo de la valuta unio ĉiuj tri landoj decidis, teni la nomon „krono“ por siaj sekvaj sendependaj naciaj valutoj.

Monbiletoj kaj moneroj redakti

Tradicie la sveda 1-krona monero havas kapan bildon de la reganta monarko sur unu paĝo kaj bildon de la ŝtata blazono aŭ de krono sur la alia flanko. Krome la reĝa moto estas skribita sur ĝi.

Svedaj monbiletoj
Valoro Protreto
20 Selma Lagerlöf
50 Jenny Lind
100 Carolus Linnaeus
500 reĝo Karolo la 9-a (antaŭa flanko)
Christopher Polhem (malantaŭa flanko)
1000 reĝo Gustavo la 1-a
Dosiero:Svenskenkrona.jpg
monero de 1 sveda krono
Svedaj moneroj
Valoro Bildo
0,50 malnove reĝaj inicialoj
0,50 nove tri kronoj
1 reĝa portreto
5 reĝaj inicialoj
10 reĝa portreto
1 Krono (2001)


Ekde la 1-a de januaro 2006 iuj pli aĝaj monbiletoj kaj moneroj ne plu validas. Inter ili estas la iom pli granda variaĵo de la 20-krona monbileto, la 100- kaj la 500-kronaj monbiletoj sen arĝenta strio kaj ĉiuj arĝentokoloraj 50-oeraj moneroj.

Krome la sveda nacia banko dum 2005 eldonis "specialan monbileton" kun la valoro de 100 kronoj kaj la motivo "250 jaroj da papera muelejo Tumba Bruk" en eldono de 10.000 ekzempleroj. La monbileto estas oficiala pagilo, sed kolektistoj pagas signife pli ol la oficialajn 100 kronojn por la bileto.

Estonto kaj Eŭro redakti

La sveda krono ne apartenas al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II, kies valuroj antaŭvidiĝas por pli postaj transiro al la komuna eŭropa valuto Eŭro. Dum septembro 2003 la svedoj en plebiscito kontraŭis la aliĝon al la Eŭropa ekonomia kaj valuta unio. Laŭ la aliĝokontrakto de Svedio al la Eŭropa Unio la ŝtato devos iam enkonduki la komunan valuton, kaj ne havas rajton definitive bloki la valutan transiron, kiel rajtas Britio kaj Danio. Pro la nepartopreno en la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II la sveda ŝtato momente malrapidigas kaj portempe blokas la transiron al la komuna valuto.

Eksteraj ligiloj redakti