Svedlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la sveda lingvo

La svedlingva Vikipedio (svede Svenskspråkiga WikipediaSvenska Wikipedia) estas la eldono de Vikipedio en la sveda lingvo.

Svedlingva Vikipedio
Retadreso sv.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo sveda
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 28-a de marto 2024
Artikolnombro 2 580 785
Profundeco 17.5
Paĝoj 6 229 823
Redaktoj 54 458 861
Uzantoj 903 753
Aktivaj uzantoj 2 201
Administrantoj 63
Dosieroj 0
vdr

Ĝi estis la tria eldono de Vikipedio: ĝi aperis en majo 2001, samtempe kiel la germanlingva Vikipedio kaj tuj post la anglalingva kaj la katalunlingva Vikipedio.

Komence, la projekto suferis la konkurencon de susning.nu, svedlingva vikio kiu estiĝis en 2001 kaj rapide iĝis la dua plej granda vikio en la mondo. Tamen, en la jaroj 2003-2004 multaj susning-istoj transiris al Vikipedio, kaj en aprilo 2004 oni malpermesis pluan modifadon de la artikoloj en susning.nu al la publiko. La 14-an de januaro 2005 la svedlingva Vikipedio superis susning.nu laŭ kvanto de artikoloj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti