Sven Vilhem NYKVIST (sveda prononco: [svɛn ˌvɪlhɛlm ˈnyːˈkvɪst]) (3a de Decembro 1922 – 20a de Septembro 2006) estis sveda direktoro de fotografio. Li laboris en ĉirkaŭ 120 filmoj, sed li estas konata ĉefe pro sia laboro kun la reĝisoro Ingmar Bergman]. Li ricevis Oskar-premiojn pro sia laboro en du filmoj de Bergman, nome Flustroj kaj krioj (Viskningar och rop) en 1973 kaj Fanny kaj Alexander (Fanny och Alexander) en 1983, kaj la premion Independent Spirit pro Plej Bonkvalita Fotografia Direktorado pro La netolerebla leĝero de estado.

Sven Nykvist
Oskar-premiito
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1922 (1922-12-03)
en Alvesta Municipality
Morto 20-an de septembro 2006 (2006-09-20) (83-jaraĝa)
en Stokholmo
Religio luteranismo vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroĉefkameraistoscenaristo • reĝisoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia laboro estas ĝenerale notita pro sia naturalismo kaj simpleco. Li estas konsiderata de multaj kiel unu el la plej grandaj direktoroj de fotografio el ĉiuj epokoj.[1] En 2003, Nykvist estis juĝita kiel unu el la dek plej influaj direktoroj de fotografio el la historio laŭ enketo farita de la International Cinematographers Guild.[2]

Notoj redakti

  1. Cinematographer Nykvist dies, 83, [BBC News] Alirita la 26an de Marto 2018.
  2. ["Top 10 Most Influential Cinematographers Voted on by Camera Guild," 16a de Oktobro, 2003.] Alirita la 26an de Marto 2018.