Sveriges Arbetares Centralorganisation

Centra Organizo de Laboristoj de Svedio, svede Sveriges Arbetares Centralorganisation (SAC Syndikalisterna) estas sindikata federacio en Svedio. Malkiel ĉe aliaj svedaj sindikatoj, SAC organizas personojn el ĉiaj okupoj kaj industrioj en unusola federacio, inklude nedungitojn, studentojn, kaj emeritojn.[1] SAC ankaŭ publikigas la ĉiusemajnan gazeton Arbetaren ("La laboristo"), posedas la publikejon Federativs kaj administras la fonduson kontraŭ sendungeco Sveriges Arbetares Arbetslöshetskassa (SAAK).

Sveriges Arbetares Centralorganisation
Sveriges Arbetares Centralorganisation
laborista sindikato
Komenco 26-a de junio 1910 vd
Lando(j) Svedio vd
Sidejo Stokholmo
Ideologio

anarki-sindikatismo

Membro de Internacia Liberecana Solidareco vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Centra Organizo de Laboristoj de Svedio
Sveriges Arbetares Centralorganisation
Emblemo de Sveriges Arbetares Centralorganisation
Lando  Svedio
Tipo Sindikataro
Celo Liberecisma socialismo
Fondiĝo 1910
Elstaruloj Erik Bonk, Elise Ottesen-Jensen, Britta Gröndahl, Jan Fridegård, Stig Dagerman, Folke Fridell.
' Erik Bonk
Sidejo Stokholmo
Eldonoj Arbetaren
Interretejo www.sac.se
vdr
Malmö 1991.

La SAC estis fondita en 1910 fare de malkontentaj membroj de la socialdemokrata sindikato LO post ties malsukceso organizi ĝeneralan strikon en Svedio, kaj ĝi estis aligita de grandaj sekcioj de la juna branĉo de la Sveda Socialdemokrata Partio, kiu krome estis veninta sub influo de la revolucia sindikatismo de la franca Confédération Générale du Travail. En 1922 la ĵus formita sindikata konfederaci iĝis ankaŭ fonda membra organizo de la anarki-sindikatisma Internacia Laborista Asocio; tamen aperis konfliktoj inter la diversaj organizoj en la 1950-aj jaroj kiam SAC ekadministris sxtatan-subtenatan fonduson kontraŭ sendungeco, kion la ILA konsideris kiel kunlaborado kun la ŝtato kaj reformismo. El 1956 SAC eliris el ILA.

Referencoj redakti

  1. Principoj kaj celoj de SAC, punkto 10

Eksteraj ligiloj redakti