Svetlana Svetikova
Svetlana Svetikova (Svetlana Andrejevna Svetikova, ruse Светлана Светикова, naskiĝis la 24-an de novembro 1983 en Moskvo, nun 40-jara) estas kantistino kaj aktorino rusa. Ŝi famiĝis en 1998. Ŝi naskiĝis en arta familio: la patrino Maran estis profesia kantistino kaj la patro Andrej pentristo de florencaj mozaikoj. Sveta havas pli junan fratinon, Natalija.
Svetlana Svetikova | |
---|---|
Naskonomo | Svetlana Andrejevna Svetikova |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1983 (40-jaraĝa) en Moskvo |
Ĝenroj | popmuziko |
Profesio | kantistino, aktorino |
Aktivaj jaroj | 1998 – nuntempo |
Retejo | www.svetikovasvetlana.narod.ru |
Persona informo | |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio |
Familio | |
Amkunulo | Garik Kharlamov |
Okupo | |
Okupo | aktoro • kantisto • teatra aktoro • modelo |
Ekde la aĝo de kvar jaroj ŝi kantis en infana koruso kaj partoprenis en multaj infanaj kantistaj konkursoj. Kiel okjarulino ŝi iĝis soloa kantistino en la moskva infana teatro. Dekdujara, ŝi jam havis personan manaĝeron. Ekde la naŭa lerneja klaso, ŝi estis ano de la moskva lernejo № 1113 kun profundigita studo de muziko kaj koreografio.
Dekkvinjara, ŝi gajnis la konkurson "50x50"; la premio estis vojaĝo al la urbo Miamo en Florido kaj voĉa trejnado en prestiĝa kantista lernejo. Sekve ŝi kantis kaj aktoris en la muzikalo "Metro", kaj voĉe kontribuis ankaŭ al la animacia filmo "Naskiĝtago de Alice" de 2009. Krome ŝi ankaŭ interalie voĉe partoprenis en la rusaj sinkronizoj de 1998 kaj 2006 de la animacia filmo "La Eta Marvirineto" de 1989, produktite de la usona Walt Disney Company.