Svijaga (ruse: Свияга, tatare: Зөя, ĉuvaŝe: Сӗве, marie Сӱйэ) estas rivero en Uljanovska provinco kaj Tatarstano, dekstra alfluanto de Volgo.

Svijaga en Uljanovsko

Deveno de la nomo redakti

La rusa nomo Svijaga devenas de la tjurka sisu ("akvo") kaj aga ("flui"), do "fluanta akvo" [1]. Laŭ aliaj versioj Svijaga en rusaj dialektoj de la 14-a jarcento signifas "sovaĝa anaso" aŭ devenas de la vorto свить (svitj) aŭ виться (vitjsja), kio tradukeblas al "sinui" [2].

Geografio redakti

 
Akvokolekta areo de Volgo

Longo — 375 km, akvokolektejo — 16 700 km². Larĝo 5—40 m, profundo 0,3—4,0 m, flurapido 0,1—1 m/s [3].

La rivero komenciĝas sur la orienta deklivo de Ĉevolga Altaĵo en Kuzovatova distrikto de Uljanovska provinco. Ĝi havas tri fontojn. La ĉefa fonto situas je 5 kilometroj sudoriente de Kuzovatovo, la dua – ĉirkaŭ vilaĝo Krasnaja Poljana, la tria – okcidente de vilaĝo Bajevka.

Svijaga fluas de sudo al nordo paralele al Volgo laŭ mezalta ebenaĵo kun multaj eroziaj valetoj. La riverujo estas sinueca. Enfluas al Svijaga golfo de Kujbiŝeva Rezervujo.

La rivero havas 79 alfluantojn, 10 el kiuj havas longon de 40 ĝis 165 kilometroj. La plej grandaj estas: Timersjanka, Cilna, Karla, Bula, Ulema, Kubnja, Arja, Toŝa, Birlja.

Naturo kaj ekonomio redakti

 
Svijaga malsupre

16 specioj de fiŝoj loĝas en Svijaga. Abundas amatora fiŝkaptado, precipe en malsupro de la rivero.

Svijaga havas grandan signifon por ekonomio de la regiono, estas grava loka transportejo kaj fonto de akvo por la industrio. En la 1950-aj jaroj kelkaj malgrandaj hidroelektraj centraloj estis konstruitaj.

En la urbo Uljanovsko la rivero estas sufiĉe malpura, naĝado en ĝi estas malpermesita.

Loĝlokoj redakti

  • Uljanovsko
  • Iŝejevka
  • Buinsk
  • Apastovo
  • Svijaĵsk
  • Deuŝevo
  • Bolŝije Kluĉiŝĉi
  • Jelŝanka
  • Ĉirikovo
  • Biŝevo
  • Sobolevskoje

Referencoj redakti