Svisa Tektonika Areno Sardona

La Svisa Tektonika Areno Sardona (germane: Glarner Hauptüberschiebung) estas unu el la plej famaj geotopoj de la Glarusaj Alpoj, kiu situas en la svisaj kantonoj Glaruso, Grizono kaj Sankt Galo.

Svisa Tektonika Areno Sardona
terformo • alpine group • inversa faŭlto
Geografia situo CH1903: 737968 / 197766 (mapo)46.916679.25Koordinatoj: 46° 55′ N, 9° 15′ O; CH1903: 737968 / 197766 (mapo) f4
Svisa Tektonika Areno Sardona (Svislando)
Svisa Tektonika Areno Sardona (Svislando)
DEC
Svisa Tektonika Areno Sardona
Svisa Tektonika Areno Sardona
Situo de Svisa Tektonika Areno Sardona
Map
Svisa Tektonika Areno Sardona
vdr

En la Svisa Tektonika Areno Sardona maljunaj ŝtonkuŝoj (de la afika kontinenta plado) situas sur pli junaj (de la eŭropa kontinenta plado), kiu ebligis ekkonojn pri la estiĝo de montaroj per tektonika puŝfaldiĝo de montarkuŝoj. Bone rekoneblas la puŝfaldiĝo ĉe la Tschingelhornoj inter Elm kaj Flims, kiuj videblas tra la tiel nomita Truo de Martino.

En la American Museum of Natural History en Novjorko videblas naturfidela kopio.

Monda naturheredaĵo de UNESKO redakti

La regiono kun areo de 328,5 km² estis akceptita la 7-an de julio 2008 de UNESKO kiel monda naturheredaĵo. Al la monda heredaĵo apartenas sep montoj kun alteco de pli ol 3000 m s.m., inter ili Piz Sardona, Ringelspitz kaj Pizol. La areno etendiĝas plej parte sur altalpa pejzaĝo sur la teritorio de 19 komunumoj inter la Antaŭa Rejnvalo, Linth-Valo kaj Valenlago. De tiuj komunumoj kvar (Laax, Flims, Trin kaj Tamins) situas en Kantono Grizono, ses en Kantono Sankt-Galo (Pfäfers, Bad Ragaz, Vilters, Mels, Flums kaj Quarten) kaj la ceteraj naŭ en Kantono Glaruso (Elm, Matt, Engi, Sool, Ennenda, Mollis, Filzbach, Obstalden kaj Mühlehorn).

Fonto redakti

La artikolo baziĝas sur traduko de la artikolo "Glarner Hauptüberschiebung" en la germanlingva vikipedio.