Svjatopolko la 1-a

Svjatopolko la Malbeninda (ruse Святополк Владимирович, slavone Свѧтополкъ Владиміровичъ, beloruse Святаполк Уладзіміравіч, Sviatapolk Uladzimiravič, ukraine Святополк Володимирович) estis princo de Turov kaj grandprinco de Kievo.

Svjatopolko Jaropolkoviĉ (Vladimiroviĉ)
Grandprinco de Kievo
Persona informo
Свѧтопълкъ Володимѣровичь
Naskonomo Свѧтополкъ Ѩрополковичъ (Владиміровичъ)
Naskiĝo 979
en Kievo
Morto 1019
en PollandoĈeĥio
Religio slava religio • kristanismo vd
Lingvoj antikva orientslava lingvo vd
Familio
Dinastio Rurikidoj vd
Patro Jaropolko la 1-aVladimiro la Granda
Patrino Julia
Edz(in)o filino de Boleslao la Brava
Parencoj Boleslao la 1-a de Pollando vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
Grandprinco de Kievo
Dum 1015-1016
Antaŭulo Vladimiro la Sankta
Sekvanto Jaroslavo la Saĝa
2-a periodo
Dum 1018-1019
Antaŭulo Jaroslavo la Saĝa
Sekvanto Jaroslavo la Saĝa
Princo de Turov
Dum 988 - 1016
Antaŭulo Princo Turo
Sekvanto Jaroslavo la Saĝa
2-a periodo
Dum 1018 - 1019
Antaŭulo Jaroslavo la Saĝa
Sekvanto Jaroslavo la Saĝa
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Deveno redakti

Laŭ Komenca kroniko li estis naskita de grekino, vidvino de grandprinco Jaropolko la 1-a. Kiam Vladimiro murdis Jaropolkon, grekino jam estis graveda. Sed Vladimiro ĉiam diris, ke Svjatopolko estas lia filo kaj donis al li palatintitolo en Turov. Li estis tria laŭ hierarĥio. Sed laŭ Unua Novgoroda kroniko kaj Thietmar de Merseburg li estis filo de Vladimiro kaj lia edzino «ĉeĥino».

Edziĝo redakti

 
«Edziĝo de Svjatopolko la 1-a kun filino de Boleslao la Brava, en 1013 aŭ 1014», pentraĵo de Jan Matejko

Edzino de Svjatopolko estis filino de pola princo kaj reĝo Boleslao la Brava. Li edziĝis en 1013-1014 (poste malsukcesa ekspedicio de Boleslao) aŭ en 1008 laŭ Bruno von Querfurt.

Regado redakti

Je fino de regado de Vladimiro li, lia edzino kaj lia konfesprenanto Reinbern estis arestita de patro. Kialo de aresto estis deziro de Vladimiro grandprincigi Borison; notindas, ke je sama tempo ribelis dua (laŭ UNK kvara) filo de grandprinco — Jaroslavo.

Post morto de Vladimiro, Svjatopolko — sola vladimirido, estinta en Kievo — Deklaris sin kiel Grandprinco. Dum unua jaro de lia regado estis murditaj Boriso, Glebo kaj Svjatoslavo. Rusaj kronikoj diras, ke murdojn organizis Svjatopolko. Sed laŭ Sagao pri Ejmundo rusa princo Jarislejfo (Jaroslavo) dum milito murdis princon Burislejfon (Borison). Lasta versio povas esti vera, se scii, ke Boriso kaj Glebo subtenis Svjatopolkon.

Interna milito redakti

En 1016 Jaroslavo aneksis Kievon kaj Svjatopolko eskapis al Pollando. Je 1018 li revenis kune kun reĝo de Pollando Boleslao la Brava kaj reaneksis urbon. La ĉefa batalo okazis ĉe la rivero Okcidenta Bugo kaj estis nomata Batalo apud la rivero Okcidenta Bugo (pole: Bitwa pod Wołyniem) okazis apud la hodiaŭa Gródek Nadbużny (Fortikaĵeto Apudbuga) en distrikto Hrubieszów la 22-an de julio 1018 inter la armeoj de la pola princo Boleslao la 1-a kaj de la rusa princo Jaroslavo la Saĝa. Sed poste li forpelis Boleslaon kaj lian armeon. En 1019 Jaroslavo revenis kaj venkis militon. Estas tri versioj pri destino de Svjatopolko:

  • li eskapis kaj mortis en Pollando aŭ Ĉeĥio je 1019 (Laŭ KK)
  • li eskapis al peĉenegoj (Laŭ UNK)
  • li estis murdita laŭ deziro de Jaropolko post la milito (Laŭ Sagao pri Ejmundo)