Svjatoslav la 1-a de Kievo

Svjatoslav de Kievo (orienta slava: Святослав, 942 - 972) estis militista princo de la Kieva Regno, filo de la princo Igor de Kievo kaj lia edzino Olga.

Svjatoslav la 1-a de Kievo
Grandprinco de Kievo
Persona informo
Свѧтославъ Игоревичь
Naskiĝo 942
en Kievo
Morto 972
en Dnieper Rapids, Kieva Regno
Mortis pro hommortigo vd
Religio slava religio vd
Lingvoj antikva orientslava lingvo vd
Ŝtataneco Kieva Regno vd
Familio
Dinastio Rurikidoj vd
Patro Igor de Kievo vd
Patrino Olga de Kievo vd
Edz(in)o Predslava vd
Amkunulo Malusha of Dereva vd
Infanoj Jaropolko la 1-aOlego la DrevlanaVladimiro la 1-a de Kievo vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Renkonto inter Svjatoslav kaj la imperiestro Johano de Klavdi Lebedev.

Svjatoslav estas fama pro la militistaj kampanjoj kiuj kaŭzis la falon de du orienteŭropaj potencoj: Ĥazarujo kaj Bulgara Imperio. Li ankaŭ subpremis la volgajn bulgarojn, la alanojn kaj aliajn orientajn slavajn tribojn, per alianciĝo kun la madjaroj kaj la peĉenegoj.

Lia regado sur la Kieva Regno, kiu daŭris jardekon, karakteriziĝis per rapida etendiĝo ĝis la valo de la rivero Volgo, la stepo de Kaspia Maro kaj Balkanoj. Fine de sia mallonga vivo, Svjatoslav kreis grandan kaj potencan ŝtaton en Eŭropo, igante Perejaslaveco, ĉe la Danubo, ĉefurbo de la regno, je retroiro de Kievo (969). Kontraste kun la kristaniĝo de la patrino, Svjatoslav restis kiel kredanto je slava religio (paganismo) dum sia tuta vivo.

Pro lia abrupta forpaso dum batalo, la konkeroj de Svjatoslav ne konsolidiĝis kiel imperio, kaj pro malsukceso je la intenco establi stabilan sukcedadon, estiĝis interna milito inter la eblaj sukcedontoj.

Lia sukcedanto estis Jaropolko la 1-a.