Municipo Svratouch situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy, 1 km norde de urbo Svratka, ĉe ŝoseo n-ro 354 inter Skuteč kaj Svratka. Tra la municipo kondukas akvodislima linio de la Norda kaj Nigra maroj. Vivas ĉi tie 910 loĝantoj (2023).

Svratouch
municipo
Vido al la municipo kun evangelia preĝejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Svratouch
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasvratka montetaro
Rivero Brodek
Situo Svratouch
 - alteco 655 m s. m.
 - koordinatoj 49° 43′ 45″ N 16° 02′ 18″ O / 49.72917 °N, 16.03833 °O / 49.72917; 16.03833 (mapo)
Areo 12,71 km² (1 271 ha)
Loĝantaro 910 (2023)
Denseco 71,6 loĝ./km²
Unua skribmencio 1392
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 42
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572349
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Svratouch
Retpaĝo: www.svratouch.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Krouna, Svratka, Chlumětín, Pustá Kamenice kaj Pustá Rybná.

Historio redakti

La unua skriba mencio pri vilaĝo Svratouch devenas el la jaro 1392, kiam ĝi apartenis al la sinjorejo Rychmburk, kiun Smil Flaška el Pardubice transigis al Ota Berka. En la 16-a jarcento ĉi tie laboris vitrofarejo, kies produktoj estis famaj en tuta centra Eŭropo. La loĝantoj vivtenis sin ankaŭ per produktado de ledaĵoj, potfarado kaj per minado de fererco.

La 9-an de majo 1945 estis en Svratouch kaj apuda urbo Svratka de sovetaj aviadiloj bombardita fuĝanta germana armeo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 609
18801 606
18901 561
19001 521
19101 558
19211 489
JaroLoĝantoj
19301 375
19501 049
19611 137
19701 069
19801 014
1991926
JaroLoĝantoj
2001899
2014881
2016870
2017877
2018872
2019885
JaroLoĝantoj
2020878
2021883
2022891
2023910

Partoj de municipo redakti

Vidindaĵoj redakti

Ŝtoniĝinta kastelo kaj Karlštejn redakti

Proksimume 3 km oriente de la vilaĝo troviĝas rokaĵo Zkamenělý zámek (Ŝtoniĝinta kastelo), natura memorindaĵo. Sur tiu loko iam estis neolitika kaj slava opidumoj. Proksime de ĝi situas rokoka ĉaskasteleto Karlštejn, konstruita en la jaroj 1766 - 1776 de familiaro Kinský. Ĉirkaŭ ĝi tiam estis cerva barita arbaro. La nomo Karlštejn ne estas derivita de konata ĉeĥa burgo konstruigita de Karolo la 4-a, sed de germana esprimo Kahlstein (Nuda ŝtono).

Evangelia preĝejo redakti

Post eldono de tolera patento de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 ĉi tie jam en la jaro 1783 ekestis evangeliana preĝejo, ĉar en la vilaĝo vivis multaj ĝis tiam sekretaj nekatolikoj. Nuna formo de la preĝejo estas post rekonstruo en la jaro 1911. En la jaro 1784 estis en Svratouch fondita ankaŭ evangeliana lernejo. Plej frue oni instruis en bienaj domoj, poste en malnova lernejo n-ro 218. En la jaro 1898 estis konstruita nova lernejo.

Instrua pado redakti

Proksime de Svratouch, apud unu el fontoj de la rivero Chrudimka, situanta ĉe domaro Filipov, komencas instrua pado Krajem Chrudimky (Tra regiono de Chrudimka). Ĝi havas 31 haltejoj natur- kaj patruj-sciencaj.

Kapelo redakti

Katolika kapelo en centro de la vilaĝo estis konstruita en la jaro 1933.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti