Swansea City

futbalklubo en la urbo Swansea de Kimrio

Swansea City (oficiale Swansea City Association Football Club) – neformale ankaŭ nomata The Swans ("la cignoj") – estas futbalklubo en la urbo Swansea de Kimrio. Ekde la sezono 2011/2012 ĝi konkuras en la unua angla ligo de futbalo (Premier League), kaj en februaro 2013 ĝi unuafoje gajnis futbalteaman trofeon en Anglio, nome la "ligan pokalon" (League Cup).

Swansea City
futbala klubo
Kluba nomo  Swansea City Association Football Club
Fondita  1912
Stadiono  Liberty Stadium
Kapacito  20.532
Prezidanto  WAL Huw Jenkins
Trejnisto  ENG Garry Monk (intertempe)
Ligo  unua angla ligo de futbalo (Premier League)
2013/2014  12-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

La klubo fondiĝis en 1912, je la nomo Swansea Town, kaj 1969/1970 renomiĝis Swansea City. En 1961 la unua vira teamo de la klubo estis la unua el Kimrio, kiu sukcesis atingi la UEFA-pokalon de pokalvenkintoj. Tiam ĝi malvenkis kontraŭ la klubo Motor Jena (nuna nomo FC Carl Zeiss Jena) de GDR. El la 1960-aj jaroj estas ankaŭ la rekorda spektantaro de la klubo: la matĉon de la 17-a de februaro 1968 kontraŭ la klubo Arsenal F.C. stadione vidis 32 796 spektantoj.

celebraĵo en 2011 okaze de la avanco al la plej alta anglia ligo de futbalo