Sweet Georgia Brown

Sweet Georgia Brown estas kanto, kiun verkis Kenneth Casey (teksto) kaj Maceo Pinkard (muziko) en la jaro 1925. Ĝi fariĝis per stiltransiraj versioj ĵaza normkanto kaj evoluis dumpase de la jaroj al populara titolo por improvizad-kunsidoj.[1] La aŭtoreco multrilate estis nekutima. Unuflanke partoprenis tri aŭtoroj je la ekesto de la kanto, aliaflanke la triopo estis miksitrasa, ĉar krom la du blankuloj Casey kaj Bernie kunverkisto Maceo Pinkard estis nigrula komponisto. La kanto havas 32 resp. 16 taktojn, estas modertempa kaj la formon A'B'[1] resp. ABAC[2]. Ĝi staras en maĵoro kaj surmontras harmonie tiel nomatan kvintofalon.

Laŭ ASCAP ekzistas 101 versioj de la titolo.[3]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Carlo Bohländer, Reclams Jazz Führer. Stutgarto, p. 299
  2. Portreto de la kanto ĉe jazzstandards.com
  3. Notoj de ASCAP pri Sweet Georgia Brown. Arkivita el la originalo je 2010-01-07. Alirita 2011-07-28.