Swing estis franca diskeldonejo pri ĵazo, fondita en 1937 kaj ekzistanta ĝis la fino de la 1950-aj jaroj.

„Honeysuckle Rose“ de la sonregistrado je Parizo en 1937 kun Django Reinhardt, Stephane Grappelli, Coleman Hawkins, Alix Combelle kaj Benny Carter

El la aktivecoj de la Hot Club de France ekestis la sondiska eldonejo Swing, kiun en 1937 fondis Charles Delaunay kaj Jean Bérard. La unuaj du publikigaĵoj de la eldonejo estis la versioj de Honeysuckle Rose kaj „Crazy Rhythm“, kiujn Coleman Hawkins, gastanta en Parizo, surdiskigis la 28-an de aprilo 1937 per ĉiustelula bando, al kiu apartenis Benny Carter, Django Reinhardt, Stephane Grappelli kaj Aimé Barelli.

Eksteraj ligiloj redakti