Sylt estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas sur la insulo Sylt en la Norda Maro kaj kreiĝis la 1-an de januaro 2009 el la antaŭa urbo Westerland (dane Vesterland, frise WäästerlönWeesterlön) kaj la antaŭe neurbaj komunumoj Sylt-Ost kaj Rantum. Administre ĝi apartenas al la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. La antaŭa urbo Westerland estas la centro de la komunumo Fine de la jaro 2007 Westerland havis 9032 loĝantojn, fine de decembro 2022 la laŭ areo plivastigita komunumo Sylt 13 924 loĝantojn. La aliaj kvar komunumoj de la insulo grupiĝas en administra komunumaro, nomata Landschaft Sylt, kaj same estas administrataj en Westerland.

Sylt
Blazono
Sylt (komunumo) (Germanio)
Sylt (komunumo) (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Norda Frislando
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 04651
Poŝtkodo 25980
Aŭtomobila kodo NF
Oficiala Municipokodo 01054168
Politiko
Komunumestro Nikolas Häckel
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Andreas-Nielsen-Str. 1
Demografio
Loĝantaro 13924 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 54′ N, 8° 19′ O (mapo)54.89318.32361Koordinatoj: 54° 54′ N, 8° 19′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 1 m
Areo 57,81 km²
Oficiala retejo https://gemeinde-sylt.de/
vdr

Dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj en Westerland ekzistis tute vigla Esperanto-grupo, kaj dum majo 1981 la Germana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo.

Literaturo redakti

  • Herbert Bruns: SYLT – Natur, Erholung, Forschung, Lehre, Umweltbelastung, Inselplanung und Bürgerinitiative. Dokumentation vom Kampf gegen 'Atlantis' und für Sylt. Vol. 4 (Nr. 37–52) en la serio "Biologische Abhandlungen", Biologie-Verlag, Wiesbaden 1975.
  • Manfred Wedemeyer/Harald Voigt: Westerland. Bad und Stadt im Wandel der Zeit. Stadt Westerland, Westerland 1980.
 
plaĝa promenejo kun orkestra "konko"
 
"Vojaĝantoj en Vento" de Martin Wolke sur la stacidoma placo
 
Turisma poŝtkarto kun salutoj en Esperanto de la insulo, supre maldekstre la sama orkestra "konko" de Westerland

Eksteraj ligiloj redakti