Syzygium jambosjamboso estas arbo el la familio de Mirtacoj. La specio estas indiĝena en sudorienta Azio kaj estas pro siaj fruktoj kultivataj ĉie en la Tropikoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
jamboso, jambosa sizigio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Myrtales
Familio: Mirtacoj
Genro: Syzygium “sizigio“
Specio: Syzygium jambos
Syzygium jambos
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
fruktoj kaj folioj
 
floroj

Syzygium jambos estas ĝis 10 m alta arbo kun malalta trunko, larĝa krono kaj rondaj branĉoj. La folioj estas kontraŭsidaj. Ili estas simplaj kaj havas 5 ĝis 10 mm longan tigon. La leda rigide papereca limbo estas 8 ĝis 26 cm longa kaj 2 ĝis 4,5 cm larĝa, lanceta, oblonga aŭ lineala, pinta ĝis longe pinta kunkojlforma bazo. Ambaŭ flankoj estas brile verdaj kaj kovrataj kun oleoglandoj. Ekzistas 8 ĝis 25 je la malsupra flanka antaŭstarantaj nervuroj. Junaj folioj estas rozeaj aŭ ruĝaj kaj kreskas en malrigidaj faskoj.[1][2]

La floroj estas aranĝitaj en malmultaj finestarantaj panikloj kun 1 ĝis 3,5 cm longa tigo aŭ staras unuope en foliakseloj. La unuopaj floroj havas diametron de 3 ĝis 4 cm kaj odoras dolĉe. La korolo estas 0,8 ĝis 1,5 cm longa kaj inverse kegloforma. La kvar sepaloj estas 5 ĝis 8 mm longaj kaj 6 ĝis 9 mm larĝaj rondecaj triangulaj-ovoformaj. La petaloj estas 1,4 ĝis 1,5 cm longaj, blankaj ĝis rozeaj, larĝe ovformaj kaj fine retiritaj. La multnombraj stamenoj estas kremblankaj kaj 1,5 ĝis 2,8 cm longaj, la anteroj estas proksimume 1,5 mm. La stiluso estas 2 ĝis 3,5 mm longa. La fruktoj estas 2,5 ĝis 5 cm dikaj, rondaj ĝis pirformaj, flavecaj, blankecaj aŭ ruĝaj drupberoj. la kaliko restas. La fruktoj odoras rozsimilaj kaj havas freŝigan aŭ palan guston. La specio floras de marto ĝis aprilo, la fruktoj estas maturaj de majo ĝix junio aŭ novembro ĝis decembro.[1][2]

Disvastigo redakti

La planto estas indiĝena en sud-orienta Azio. Tie ĝi kreskas en miksitaj arbaroj sur deklivoj, apud riveroj kaj en valoj ĝis alteco de 100 ĝis 1500 m.[2] La specio estas kultivata tutmonde en la tropikoj kiel frukt-, ornam- kaj ombroarbo.[1]

Sistematiko redakti

 
Syzygium jambos, matura

Syzygium jambos estas specio el la genro Sizigio el la plantofamilio de Mirtacoj, subfamilio Myrtoideae, tribo Syzygieae. La specio estas unue priskribita de Carl von Linné en 1753 en sia verko Species Plantarum kiel Eugenia jambos [3]. Arthur Hugh Garfit Alston metis ĝin al la genro Syzygium en 1931.[4]

Oni distingas tri variojn[2]:

  • Syzygium jambos var. jambos kun 12 ĝis 25 cm longaj, lancetaj aŭ oblongaj folilimbojn, 2 ĝis 2,8 cm longan stiluson ka flveca fruktoj.
  • Syzygium jambos var. linearilimbum Hung T. Chang & R. H. Miao kun linealaj, 18 ĝis 26 cm longaj limboj kaj unuopaj en la foliakseloj aperantaj floroj.
  • Syzygium jambos var. tripinnatum (Blanco) C. Chen kun 8 ĝis 12 cm longajmovformaj – lanceta aŭ oblonga limboj, 3 ĝi 3,5 cm longa stiluso kaj ruĝaj fruktoj.[2]

Utiligado redakti

La fruktoj estas manĝataj freŝe au prilaborataj al marmelado, ĵeleo aŭ trinkaĵo.[1]

Fontoj redakti

Literaturo redakti

  • Andreas Bärtels:Tropenpflanzen, Zier- und Nutzpflanzen,Eugen Ulmer Verlag,Stuttgart,2002,5a eldono

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Bärtels: Tropenpflanzen, p. 300
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Jie Chen, Lyn A. Craven: Syzygium jambos en Flora of China, Band 13, S. 344
  3. Eugenia jambos. Germplasm Resources Information Network (GRIN). United States Department of Agriculture. Alirita 2012-03-18.
  4. Syzygium jambos (angle). Germplasm Resources Information Network (GRIN). United States Department of Agriculture. Alirita 2012-03-18.

Eksteraj ligiloj redakti