Szár [sAr] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Bicske. La nomo signifas hungare: stipo (noto: neniam diru kun mallonga a kiel [sar], ĉar tiu signifas en la hungara la vorton merdo).

Katolika preĝejo en Szár

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas laŭ (malnova) ĉefvojo kaj fervojo inter Budapeŝto kaj Vieno, aŭtoŝoseo M1 al la samaj direktoj preteriras.

Historio redakti

Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. Poste laŭ strategio de Habsburgoj ĉirkaŭ Buda germanoj-ŝvaboj setlis. En 1787 postbaroka katolika preĝejo, en 1816 kalvinana baroka-klasikisma preĝejo konstruiĝis. En 1945 por Budapeŝto okazis gravaj bataloj, la vilaĝo ruiniĝis. En 1946 la ŝvaboj deportiĝis al Germanio, alvenis hungaraj rifuĝintoj el Ĉeĥoslovakio. En 1960 kolĥozo pri Paco formiĝis. Ekde 1987 karbonominejo funkcias.

La vilaĝo havas germanan kaj ciganan aŭtonomiojn.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Szár naskiĝis kuracistoj György Romhányi kaj József Romhányi (kuracisto).