Szárliget
Szárliget (sArliget) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Tatabánya. La nomo signifas hungare: stipo-bosko.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 2180
- Poŝtkodo: 2067
- Telefonprefikso: 34
Situo redakti
La vilaĝo situas inter montoj Vértes (vErteŝ) kaj Gerecse (gereĉe) laŭ (malnova) ĉefvojo kaj fervojo inter Budapeŝto kaj Vieno, aŭtoŝoseo M1 al la samaj direktoj preteriras. Tatabánya troviĝas 11, Bicske 13 km-ojn.
Historio redakti
Pli frue loĝis tie keltoj, romianoj kaj hunoj. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. Posedantoj de la minejo en Tatabánya aĉetis la lokon, kaj ili fondis tie setlejon por oldaj kaj handikapaj ministoj.
Vidindaĵo redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Maria Magdalena de 1993