Szalafő [salafo] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend. La loknomo estas varianta formo de Zala, la rivero apude fontas.

Szalafő
vilaĝo en Hungario
Administrado
Poŝtkodo 9942
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 205  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 52′ N, 16° 22′ O (mapo)46.86666716.366667Koordinatoj: 46° 52′ N, 16° 22′ O (mapo) [+]
Areo 27,37 km² (2 737 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Szalafő (Hungario)
Szalafő (Hungario)
DEC
Szalafő
Szalafő
Situo de Szalafő

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Szalafő [+]
vdr
Panoramo en Szalafő
Malnova domo, nun Monumento historia en Szalafő

Bazaj informoj redakti

Historio redakti

La alvenintaj hungaroj en 895 trovis tie montetojn, deklivojn. La tuta regiono iĝis limgardejo, sentinelserio. Ĉi tie la vilaĝoj konsistis ne el apudaj domoj, sed el sporadaj bienoj. Ĉiu bieno konstruiĝis sur montetopintojn. La loĝdomo, stalo kaj ceteraj konstruaĵoj formis kvadraton, tiel la loko estis defendebla. Tiu sistemo en Hungario troviĝas nur ĉi tie en la ĉirkaŭaĵo.

Ĉi tie venkis en 1319 Karolo la 1-a (Hungario) soldatojn de familio Kőszegi, kiuj ne rekonis lin reĝo. Dum la historio la limgardado estis sukcesa, la turkoj nur rabadis, sed ne okupis la regionon. La vilaĝo situas ĉe la landlimo de Slovenio, havas flankovojojn al Szentgotthárd kaj Őriszentpéter.

En 1919 la komunumo trovis sin ĉe la nova limo de SHS (serba-kroata-slovena unio). Post 1945 la fer-kurteno estis ne tro for, krome ankaŭ la jugoslavia limo estis forte kontrolita. La tero ne estis konvena por agraraj produktoj, estis ankaŭ bestbredado kaj arbarkulturo.

Nuntempe Szalafő estas parto de Nacia Parko Őrség kaj Hanság, havas viglan fremdultrafikon. En la komunumo funkcias subĉiela muzeo, kiu prezentas popolan konstruadon de domoj, krome estas kalvinana preĝejo. En Szalafő migra poŝto servas.

Famuloj redakti

En Szalafő naskiĝis skulptisto Zoltán Olcsai-Kiss