Szczepan Jeleński

Szczepan Jeleński (naskiĝis la 22-an de decembro 1881 en Varsovio, mortis la 27-an de majo 1949 en Poznań) – pola inĝeniero, verkisto kaj populariganto de scienco. Uzis pseŭdonomojn kiel Bohdan Katerwa kaj aliajn. En intermilita periodo estis direktoro de "Księgarnia św. Wojciecha" (Librovendejo je la nomo de Sankta Adalberto) en Poznań. Liaj libroj popularigantaj matematikon estis novecaj kaj daŭre publikigataj.

Szczepan Jeleński
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1881 (1881-12-22)
en Varsovio
Morto 27-an de majo 1949 (1949-05-27) (67-jaraĝa)
en Poznano
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo verkistoinĝenierodramaturgo • prozisto vd
Laborkampo dramoprozovulgarigo de scienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkoj redakti

  • Urwis (Huligano) (1918) – komedio
  • Igraszki z ogniem (Petolado kun la fajro) – komedio
  • Przechodzień (Trapasanto) (1921) – agorda spektaklo
  • Lilavati (1926; anekdotoj, ludoj, sciindaĵoj, matematikaj taskoj): reaperigita en eldonejo WSiP, Poznań 1982 - la titolo indikas baratan matematikistinon kaj reprezentantinon de la hinda filozofio el la 12-a jarcento
  • Śladami Pitagorasa (Spure de Pitagoro) (1928; idente; en la jaroj 60-aj la titolo estis transprenita de teleturniro); reaperigita ankaŭ de WSiP (Lernejaj kaj Pedagogiaj Eldonejoj), Poznań 1988
  • Pod strażą Sfinksa (Sub la gardo de Sfinkso)
  • Płomienne serca (Flamantaj koroj), eldonejo Pelikan

Szczepan Jeleński ankaŭ okupiĝis pri publicistaj verkoj koncerne religiaj temoj:

  • O siódmej godzinie – opowieść ewangeliczna (Je la sepa horo - evangelia rakonto)
  • Woda żywa (Viva akvo)
  • Mała Miriam (Eta Miriam)

Ĉiuj liaj verkoj ekde 1951 estis cenzuritaj en Pollando, kune kun tuja forigo de bibliotekoj; poste tamen la malpermeson oni parte retirigis kaj Lilavati kune kun Spure de Pitagoro en Pola Popola Respubliko eblis eldonadi.