Szigetcsép (sigetĉEp) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Ráckeve. Sziget signifas: insulo.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, en meza parto de insulo Csepel (ĉepel) laŭ flankovojoj kaj laŭ interurba tramo Budapeŝto-Ráckeve. Ĝi troviĝas ĉe la maldekstra Danubo-branĉo, kie estas insuletoj kaj iamaj riverbranĉoj kun kanaro, lutro, kapreolo, leporo, fazano.

Historio redakti

Pli frue loĝis tie en la kuprepoko kaj ferepoko. Post la turka erao germanoj kaj serboj alvenis. En 1758 katolika omaĝe al Sankta Tereza, en 1768 serba ortodoksa, en 2000 kalvinana preĝejoj konstruiĝis. En 1838 kaj en 1878 inundoj, en 1870 incendio okazis. En 1944 bombardadoj okazis, poste 250 da viroj estis deportitaj al trudlaboro en Sovetunion. En 1946 la germanoj estis forpelitaj en Germanion. En 1952 kolĥozo pri Lenino formiĝis.

En la vilaĝo funkcias germana kaj serba aŭtonomioj. Apud la vilaĝo bieno de Ĝardenista Universitato funkcias.

Komunumoj pri sziget (= insulo) en Hungara reĝlando redakti

Dunasziget Gelsesziget Kertészsziget Kissziget Kunsziget
Máramarossziget Murasziget Őrisziget Szécsisziget Sziget
Sziget Szigetbecse Szigetcsép Szigethalom Szigetmonostor
Szigetszentmárton Szigetszentmiklós Szigetújfalu Szigetvár Tiszasziget
Torontálsziget