Szilárd Vágó [silard vAgO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vágó Szilárd, en Francio konata Constantin Vago estis hungara-franca biologo, membro (honora en 1990) de Hungara Scienca Akademio, membro de la Akademio de Sciencoj kaj la Akademio de Nimes (1971).

Szilárd Vágó [1] Arkivigite je 2014-02-02 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 2-an de majo 1921 en Debrecen. Li mortis la 6-an de februaro 2012 en Francio en Alès.

Biografio redakti

Szilárd Vágó lernis en universitato en sia naskiĝurbo ĝis 1943, poste li daŭrigis la sciencajn studojn. Fine li doktoriĝis en Montpellier en 1956. Lia scienca laboro estis dediĉita al kompara patologio. Li estis respondeca por la nuna klasifiko de senvertebrulaj virusoj. Li ankaŭ malkovris la unuan viruson de maraj senvertebruloj. Multaj el liaj aliaj malkovroj estis la plej gravaj konsekvencoj en la kompara patologio.

Fontoj redakti