Szilvásvárad
Szilvásvárad [silvAŝvArad] estas ŝatata feriejo kaj vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, Distrikto Bélapátfalva. La loknomo proksimume signifas: pruna-fortikaĵo.
Szilvásvárad | |||||
---|---|---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3348 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 406 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 37 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 6′ N, 20° 23′ O (mapo)48.10420.387Koordinatoj: 48° 6′ N, 20° 23′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 37,82 km² (3 782 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Szilvásvárad [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 38 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.1036/20.3903
- Alto super marnivelo: 345 m
- Loĝantaro: 1920
- Poŝtkodo: 3348
- Telefonprefikso: 36
Geografio redakti
Szilvásvárad situas sur malebenaĵo, ĉe piedoj de Bükk, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Füzesabony-Putnok. Bélapátfalva troviĝas 8, Borsodnádasd 13, Ózd 19, Eger 28 km-ojn.
Historio redakti
En groto apud la vilaĝo oni trovis restaĵojn el la neolitiko. En la ferepoko jazigoj loĝadis tie, poste alvenis slavoj (ili konstruis terfortikaĵon), avaroj, kaj fine hungaroj. La unua mencio devenis en formo Wárad. Precipe en la 18-a jarcento en valo nomata Szalajka (salajka) farejoj pri ceramikaĵo, briko, vitro kaj fero ekfunkciis. En 1908 ŝtonominejo, etfervojo kaj kalkofarejo kreskigis la industriaĵojn. En 1948 ili ŝtatiĝis kaj ĉesis funkcii. En la proksimeco fama ĉevalobredejo komencis funkcii ekde 1952. Oni aranĝas diversajn ĉevalkonkursojn.
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
En Szilvásvárad naskiĝis pentristo István Nagy B..
Partneraj urboj redakti
Inter la partneraj urboj estas
- la urbodistrikto Steglitz-Zehlendorf de Berlino en Germanio
Komunumoj pri szilvás (= pruna) en Hungara reĝlando redakti
Szilvás | Szilvásapáti |
Szilváshely | Szilvásszentmárton |
Szilvásújfalu | Szilvásvárad |
Tasnádszilvás |