Täuffelen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Täuffelen (stacidomo).

Täuffelen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2617 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Täuffelen
Blazono de Täuffelen
Blazono de Täuffelen
Blazono de Täuffelen
Täuffelen
Täuffelen
Täuffelen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 4′ 0″ N 7° 12′ 0″ O / 47.06667 °N, 7.20000 °O / 47.06667; 7.20000 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 0″ N 7° 12′ 0″ O / 47.06667 °N, 7.20000 °O / 47.06667; 7.20000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2617
Areo 4,40 km²
Alteco 492 m super marnivelo
Poŝtkodo 2575
Komunumkodo 0751
Mapo de Täuffelen
Mapo de Täuffelen
Mapo de Täuffelen
vdr

Geografio redakti

Täuffelen situas proksimume 12 kilometrojn okcidentsudokcidente de la urbo Bielo ĉe la suda bordo de la Lago de Bielo. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Täuffelen kaj Gerolfingen. En sudokcidento la komunuman limon formas la Kanalo de Hagneck.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,40 km², de kiuj 10,7% estas kovritaj de arbaro, 59,8% servas por agrikulturo kaj 34,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Täuffelen limas en nordoriento al Mörigen, en oriento al Epsach, en sudoriento al Walperswil, en sudokcidento al Hagneck, kaj en nordokcidento al la Lago de Bielo.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 237.1 de Nidau al Ins. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 troviĝas proksimume 8 kilometrojn sudoriente apud Lyss. Per la tramlinio de Nidau al Ins kaj per buslinio al Aarberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Täuffelen datiĝas el la jaro 1228 kiel Choufalli. La vilaĝo Täuffelen dum mezepoko apartenis supozeble al la Senjorujo Walperswil, ĝis ĝi kiel heredaĵo fariĝis en la jaro 1247 havaĵo de la Grafoj de Nidau kaj Neŭŝatelo. Kun la Isulgovio en la jaro 1398 Täuffelen fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno. La preĝejo Sankt-Petro kaj Paŭlo, kiu estis menciita en la jaro 1228 estis konstruita sur restaĵoj de romia setlejo verŝajne kiel propra preĝejo de la Grafoj de Nidau, kiuj donacis la eklezian interezon en la jaro 1357 al la Monaĥejo Gottstatt. [3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti