Tótszentgyörgy
Tótszentgyörgy [tOtsentdjordj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Szigetvár. La loknomo signifas slava aŭ slovaka-Sankta Georgo.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 180
- Poŝtkodo: 7981
- Telefonprefikso: 73
Situo redakti
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, ĉefvojo kaj fervojo Pécs-Barcs estas proksime.
Historio redakti
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1284. Post la mezepoko la loĝantaro rifuĝis pro la turkoj. En la 16-a jarcento slovakoj refondis la vilaĝon. Ĝis 1918-1920 la serboj okupis la regionon. Ekde 2006 la vilaĝo estas centro de administrado.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, kuracejo, junulara klubo, biblioteko, migra poŝto.
Vidindaĵoj redakti
Komunumoj de Sankta Georgo en Hungara reĝlando redakti
Pro grandeco la tabelo ne havas la ceterajn komunumojn en Transilvanio, vidu ilin Csíkszentgyörgy!