T. S. Eliot

poeto naskiĝinta en Usono, verkisto de teatraĵoj, kaj literatura kritiko

Thomas Stearns ELIOT (naskiĝis la 26-an de septembro, 1888, mortis la 4-an de januaro, 1965), estis poeto naskiĝinta en Usono, verkisto de teatraĵoj, kaj literatura kritiko.

T. S. Eliot
Nobel-premiito
Persona informo
T. S. Eliot
Naskonomo Thomas Stearns Eliot
Naskiĝo 26-an de septembro 1888 (1888-09-26)
en Sankta Luiso
Morto 4-an de januaro 1965 (1965-01-04) (76-jaraĝa)
en Kensington, Londono,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma emfizemo vd
Tombo Church of Saint Michael vd
Religio UnitariismoAnglo-katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko MisurioSankta Luiso • Ash Street vd
Ŝtataneco UsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de ParizoUniversitato Harvard • Kolegio Merton • Milton Academy • Harvard College • Eliot House vd
Subskribo T. S. Eliot
Familio
Patro Henry Ware Eliot vd
Patrino Charlotte Champe Stearns vd
Gefratoj Henry Ware Eliot • Ada Eliot • Marian Cushing Eliot • Margaret Dawes Eliot • Theodora Sterling Eliot • Charlotte Eliot vd
Edz(in)o Vivienne Haigh-Wood Eliot • Valerie Eliot vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • eseisto • literaturkritikisto • socia kritikisto • novelisto • universitata instruisto • scenaristo • kantotekstisto • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalistokritikisto vd
Aktiva dum 1915– vd
Verkado
Verkoj La Detruita Lando ❦
Four Quartets vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eliot naskiĝis en altklasa familio de Sankta Luiso, Misurio; la fama prezidanto de la Washington-Universitato Tom Eliot estis kvingrada kuzo. La gravaj verkoj de Eliot montras malmultajn signojn pri St. Louis, sed estis, dum lia junaĝo, meblovendejo Prufrock en tiu urbo.

Sed T.S. Eliot fondis siajn vivon kaj literaturan karieron en Anglio, post la nuligo de planoj vojaĝi al Germanio pro la ekesto de la Unua mondmilito. Post la milito, en la 1920-aj jaroj, li pasigis tempon kun aliaj grandaj belartistoj en la kvartalo Montparnasse en Parizo, kie li estis fotografita de Man Ray. En la universitato li esploris Budhismon kaj lernis Sanskriton.

Per la influo de Ezra Pound li fariĝis konata per la eldono de poemo, The Love Song of J Alfred Prufrock ("La amkanto de J. Alfred Prufrock"), en 1915. Lia stilo estis freŝa kaj modernisma, en klara kontrasto al multe da la pastora poezio de tiu tempo.

En 1922, la eldono de The Waste Land ("La detruita lando") fariĝis unu el la ĉefaj ekzemploj de la nova ondo de poezio de tiu tempo. The Waste Land estis vidata kiel reprezento de la seniluziiĝo de la postmilita generacio. Iuj opinias ke la distinga dependo je aludo, aparte al figuroj de la greka kaj latina mitologioj, de la poemo estas malforto kiu ekskludas la "averaĝan" leganton, sed tamen la poemo restas unu el la plej legataj verkoj de Eliot.

Lia pli malfrua verkaro estas pli religia, li estis konvertinta al la eklezio Anglikana, kaj enhavas i.a. la verkojn Ash-Wednesday ("Cindromerkredo") kaj Four Quartets ("Kvar kvaraĵoj"). Eliot konsideris "Kvar Kvaronpoemoj" sia majstroverko, ĉar ĝi fontis el lia vasta scio de mistikismo kaj filozofio.

El la teatraĵoj de Eliot, kiuj estas plejparte poeziaj, estas i.a. Murder in the Cathedral ("Murdo en la katedralo", 1935), rekte religia verko pri la morto de Skt. Tomaso Becket. Li konfesis influon de i.a. Lancelot Andrewes predikanto de la 17-a jarcento. Pli malfrue, li estis dungita al la komitato formita por krei la "Novan Anglan" tradukon de la Biblio.

En 1948, li ricevis la Premion Nobel de Literaturo, dum samtempe lia amiko Ezra Pound estis tenita en mensmalsanulejo.

Poste, lia libro de poezio por infanoj Old Possum's Book of Practical Cats ("La libro de Old Possum pri praktikaj katoj", 1939) estis la bazo de la popularega muzika teatraĵo de West End and Broadway verkita de Andrew Lloyd Webber, Cats ("Katoj").

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti