TNT (hungara muzikgrupo)

TNT estas hungara muzikgrupo, kiu fondiĝis somere de 1994. Ili unuafoje prezentiĝis sur la elekta disko „Napszúrás” (elp. pansu’ra’ŝ ~ sunfrapo ) somere de 1996. La disko enhavis elektitajn kantojn de diversaj grupoj kaj inter ili la unuan kanton de TNT: „Bakancsdal” (elp. bakanĉdal ~soldatboteta kanto ).

La veran trarompon signifis la debuta albumo „Bomba” (e-e Bombo), el kiu kelkaj kantoj iĝis ŝlagero. Decembre de 1997, la grupo povis transpreni la – post 25 000 venditaj ekzempleroj – oran diskon. Oktobre de 1998 aperis la dua albumo kun titolo „Bumm, Bumm”.

La unua viva diskoprezenta koncerto okazis la 22-an de majo en Budapeŝto, en SOTE (Medicina Universitato), kie la grupo transprenis la duan ordiskon. En 2000, la grupo ricevis la premion Ora Ĝirafo de MAHASZ en la kategorio „La danco-albumo de la jaro”. Dumtempe la dua albumo iĝis platina disko.

Maje de 2000 aperis – kaj kiu same iĝis platena disko – la tria albumo „Három” (elp. ha’rom = tri).

Komence de decembro de 2001, TNT prezentis alistilan, akustikan koncertan diskon kun titolo „Másképpen” (~Alifoje), kiu forproksimiĝis de la pop-danca stilo kaj donuis frandaĵon por la fiduloj kaj la muzika mondo. La albumo superis ĉiun ĝistiaman sukceson kaj iĝis duobla platena disko.

La grupo malfondiĝis en 2005 [1].