Taŭrokuro aŭ taŭrokurigo (hispane encierro) estas pelado de taŭroj tra la urbo en certan direkton, plej ofte al la taŭrbatala areno. Por tio oni fermas stratojn per baraĵoj, tiel por la taŭroj restas nur unu ĉefa vojo. La homaj partoprenantoj povas aliri tiun ĉefvojon tra mallarĝajn fendojn en la baraĵoj. La homoj povas la taŭrojn mem peli per falĉitaj gazetoj aŭ mem antaŭkuri aŭ postkuri (foje uzante vergojn) la taŭrojn aŭ fuĝi tra la fendoj.

Alveno en la areno.

Post alveno de la areno, la taŭroj ripozas kelkajn horojn kaj vespere oni pikmortigas ilin en kadro de la taŭrbatalo. Post la batalo, oni vendas la viandon kaj oni kradrostas ilin. El la kapoj ofte iĝas trofeo.

La plej konata kaj fama estas la taŭrokurigo en Pamplona, kiu estiĝis en la mezepoko kadre de la festoj honoraj al Sankta Firmiano. Tiun feston eĉ priskribas Ernest Hemingway en la romano Fiesta, kiu popularigis la feston eksterlande. Sed simile okazas en aliaj urboj de Hispanio. En urbo Coria de la regiono Ekstremaduro, krom "enferma" taŭrokuro okazas festa aktivaĵo konsistanta en antaŭkuri taŭron ĉu ene de placo ĉu surstrate kie oni liberigas taŭron eĉ dum horoj kaj eĉ dumnokte, dum la pamplonaj taŭrokuro daŭras nur malmultajn minutojn (el 2 al 5).

La taŭrokurigo estas danĝera, ĉiam venas partoprenantoj sub hufojn de la tunaj taŭroj, antaŭ kornoj ktp. Tiu danĝerebleco eĉ kelkajn homojn ankoraŭ instigas je partopreno. Foje danĝero ne venas rekte de la taŭrokornoj, sed de la aliaj kurantoj (foje ebriaj aŭ simple malspertuloj), kiuj povas malekvilibrigi onin kaj faligi aŭ vundi tiun. La lasta morto okazis en Pamplono la 10an de julio 2009[1].

Referencoj redakti