La tabuleto de Kiŝ estas tabuleto el kalkŝtono trovita ĉe Tell al-Uhaymir, Gubernio Babil, Irako - la ejo de la antikva sumera urbo Kiŝ. Gipsa kopiaĵo de la artefakto estas hodiaŭ en la kolekto de la Muzeo Ashmolean.

Kalkoŝtona tabuleto el Kiŝ kun piktograma skribo, 3500 aK; eble la plej frua konata skribo. Muzeo Ashmolean
Ekzemplero de skribaĵo el Sumero; parte deĉifrita ŝtona tabuleto

La kiŝa tabuleto estas enskribita per signoj de proto-kojnoskribo. Ĝi estis datita je la ĉ. 35-a jarcento aK. (duona periodo de Uruk), kvankam iuj sciencistoj pensas, ke ĝi eble estas de iu posta periodo, de Uruk 4-a (3350-3200 aK). Pluraj miloj da proto-kojnoskribaj dokumentoj dateblaj al periodoj Uruk 4 kaj 3 (3350-3000 aK.) estis trovitaj en Uruk.

La skribo estas nur pure piktograma skribo, kaj reprezentas transiran etapon inter proto-skribado kaj la apero de la parte silaba skribo de la kojnoforma skribo. La "proto-skriba periodo" de Egiptio kaj Mezopotamio daŭris de ĉirkaŭ 3500 ĝis 2900 aK. La administraj tekstoj de la periodo Jemdet Nasr (3100-2900 aK), trovitaj interalie ĉe lokoj Jemdet Nasr kaj Tell Uqair reprezentas plian etapon en la evoluo de proto-kojnoforma skribo al kojnoforma, sed ankoraŭ oni ne povas identigi kun certeco, ĉu ĝi estas skribita en sumera lingvo, kvankam ĝi verŝajne estas sumera.

Vidu ankaŭ redakti