Tabulvelado (angle windsurfing), en Esperanto ankaŭ nomata surfado, estas akvosporto: Sur veltabulo,[1] kiu flosas sur akvo kaj je kiu per artiko estas fiksita velo kun pli-malpli horizontala tenilo je ambaŭ flankoj, staras tabulvelanto (aŭ surfanto), kiu mane tenas la velan tenilon, tenas la balancon sur la nestabila tabulo kaj movas la velon tiel, ke la vento antaŭenŝovas la tuton.

Tabulvelado
speco de sporto • sporta fako
akvosporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Tabulvelanto sur la Mediteranea Maro proksime de Tarifa, Hispanio

Ĉar la artika ligo de la velo kaj la tabulo ebligas tre flekseblan moviĝon, eblas fari spektaklajn manovrojn sur la akvo. Tiu sportobranĉo, inventita origine en Usono, dum la lastaj du jardekoj de la 20-a jarcento iĝis tre populara inter junaj homoj kaj disvastiĝis tutmonde.

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. artikolo veltabulo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio (en la eldono de 1970 tiu vorto ankoraŭ ne listiĝis)