Taddeo Gaddi estis lernanto de Giotto kaj unu el la plej kreivaj kaj influaj pentristoj en la Renesanca Italio. Akorde kun Cennini, Taddeo restis 24 jarojn kun Giotto. Kvankam oni ne povas akurate mezuri la asocio-periodon, probable ĝi finiĝis nur kun la morto de la lasta en 1337. Taddeo probable okupis ankoraŭ nedifineblan sed sendube gravan pozicion en la oficejo de Giotto dum la lastaj okupitaj jaroj de sia majstro, tamen tia respondeco ne malpermesis al li krei siajn proprajn laboraĵojn ĉirkaŭ 1320.[1] Kiel arkitekto, Taddeo Gaddi verŝajne projektis la Malnovan Ponton en Florenco.

Taddeo Gaddi
(1300-1366)
"La Anĝela Anonco al la Paŝtistoj" (1332-38). Fresko, Kapelo Baroncelli, Santa Croce, Florenco.
"La Anĝela Anonco al la Paŝtistoj" (1332-38). Fresko, Kapelo Baroncelli, Santa Croce, Florenco.
Persona informo
Naskiĝo 1300
en Florenco, Italio
Morto 1366
en Florenco, Italio
Familio
Patro Gaddo Gaddi vd
Infanoj Agnolo Gaddi • Niccolò Gaddi • Giovanni Gaddi vd
Profesio
Okupo pentristo • arkitekto vd
Aktiva dum 1340–1366 vd
Verkado
Verkoj Madonna of Humility (Madonna dell'Umiltà) ❦
Four-sided lobed medallion of crucifixion from the sacristy of Santa Croce ❦
Madonna and Child Enthroned with Angels and Saints ❦
Baroncelli Chapel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Taddeo Gaddi estis filo de Gaddo Gaddi (1239-1312) kiu kompletigis la mozaikojn en la fasado de la Preĝejo Santa Maria Maggiore, en Romo. Li havis du filojn ambaŭ pentristoj, Agnolo Gaddi (1350-1396) kaj Giovanni Gaddi (post 1333-1383). Taddeo estis baptofilo de Giotto, vivis kun li 24 jarojn kaj iĝis la plej eminenta el liaj sennombraj lernantoj. Vasari diras ke Gaddi "transpasas sian majstron en la koloroj", kaj en kelkaj laboraĵoj, "eĉ en esprimoj".

Du pentraĵoj subskribitaj de li ankoraŭ ekzistas - unu en Berlino, datita je 1333, kaj alia en la preĝejo de Mogognano, datita je 1355. La plej bona el liaj pluekzistantaj freskoj estas tiuj en la Kapelo Giugni, antaŭe apartenanta al la familio Baroncelli, en la Preĝejo de Santa Croce, sed liaj plej vastaj verkoj, en la preĝejoj de San Spirito kaj la Serviti, ĉiuj malaperis.

Multaj el liaj freskoj kaj pluraj el liaj plej famaj retabloj tute malaperis. Lia ĉefa verko estas en Florenco, sed li ankaŭ efektivigis plurajn ekzemplojn en Areco kaj en la Casentino.

Eble li estas plej konata pro tio, ke li estis eminenta arkitekto, kaj projektis la nunan Ponte Vecchio en Florenco, kaj ankaŭ sub la rivero ankoraŭ pli bonan ponton (Ponte Trinità), kiu estis detruita en la 16-a jarcento. Li estis tre sukcesa, kaj amasigis grandan riĉecon.[2]

 
Bildo de Taddeo Gaddi (1769).

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti