Tadeo Brakko estas populara rolulo de la komikso Rat-Man, kreita de Leo Ortolani. Brakko estas policisto, kiu poste fariĝos kapitano anstataŭigante la maljunan kapitanon Samuel Krik, kaj estas la plej bona amiko de Rat-Man. Por lin desegni, Ortolani inspiriĝis je la usona aktoro Danny Glover, fama por aperi kune kun Mel Gibson en la filma serio Lethal Weapon.

Tadeo Brakko

Tadeo Brakko, la plej bona amiko de Rat-Man
Tadeo Brakko, la plej bona amiko de Rat-Man

Vera nomo Tadeo Brakko
Universo Rat-Man
Kreita de Leonardo Ortolani
Originala versio
Nomo Taddeo Brakko
Lingvo itala
Eldonisto Panini Comics – Cult Comics
Unua apero Rat-Man n. 4 (La Gatta!)
Dato majo 1996
Oficiala retejo www.rat-man.it
Esperanta versio
Tradukis projekto RoMEo
Eldonis Espero
Unua apero Rat-Man n. 1 (Rat-Man kontraŭ la Araneo)
Dato novembro 2007
Esperanta retejo retejo de projekto RoMEo
Detaloj
Naskiĝdato 1965
Sekso M
Amikoj
vdr

Brakko kaj Rat-Man redakti

La unua renkontiĝo inter Tadeo Brakko kaj Deboro La Roko, la estonta Rat-Man, okazis en 1978, kiel rakontite en "Grandaj Esperoj!" (originale: "Grandi Speranze!", RMC30): Tadeo estis la sola negra (Leo Ortolani uzas intence tiun vorton, por montri la oftan mensogon de la ideo de politika korekteco) knabo en la kvartalo, kaj eta Deboro al li amikiĝis, eĉ se iel suspekteme pro lia hautkoloro... Iam, tamen, kiam Brakko estis kaptita de junaj huliganoj, kiuj batas lin, Deboro faras nenion por helpi al li; do la juna Tadeo, naŭzita de la inerteco de la amiko, decidas rompi la amikrilaton.

La du denove renkontiĝos (la unuan fojon, je publikiga ordo) en 1996, sed ne rekonos unu la alian: memoro de Deboro estis fakte forviŝita, kaj Brakko neniam lin vidis sen masko, kaj eĉ kiam tio okazas (RMC51) ne kapablas lin rekoni.

Privata vivo redakti

Ne tro lerta, Brakko havas hundon, Svarz (mallongiĝo de Svarzenegger, kun evidenta rilato al la aktoro Arnold Schwarzenegger), edzinon, Klara, kiu lin daŭre kokras, kaj fileton, Brakko la juna (fakte, filo de la leterportisto; sed Brakko tion ignoras).

En la jaro 2047 Brakko estos alportita Paradizen de la arkianĝelo Gabrielo.