Tadeáš Hájek z Hájku

(Alidirektita el Tadeo Hajeko)

Tadeáš Hájek z Hájku, (ankaŭ konata kiel Thaddaeus Hagecius, Thaddeus Hájek, Tadeáš Hájek, Thaddeus Nemicus) (1525?-1600) estis ĉeĥa matematikisto, astronomo, alkemiisto[1], latinisto, botanikisto, geografo[2], kaj privata kuracisto de Rudolfo la 2-a (1552-1612). Liaj multvolumaj manuskriptoj en la latina lingvo pritraktis ĉefe astronomion kaj multaj samtempuloj rigardis lin la tiama plej renoma astronomo. Krom lia verkoj, Tadeo Hajeko avide kolektis manuskriptojn, precipe tiujn koncernantajn Kopernikon. Dum sia tuta vivo li publikigis serion da astrologiaj prognozoj en la ĉeĥa lingvo kaj pro tio li estis vidata kiel okultisto kaj alkemiisto anstataŭ granda sciencisto. Li loĝis kaj tenis korespondaĵojn kun John Dee kiel rezulto pro ilia reciproka intereso pri Eŭklido kaj geometrio.

Tadeáš Hájek z Hájku
Ĉeĥa kuracisto kaj astronomo.
Ĉeĥa kuracisto kaj astronomo.
Persona informo
Tadeáš Hájek
Naskiĝo 1-a de decembro 1525
en Prago
Morto 1-a de septembro 1600
en Prago
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj latinaĉeĥa vd
Ŝtataneco Reĝlando Bohemio vd
Alma mater Universitato de Prago
Universitato de Bolonjo
Universitato de Vieno
Familio
Patro Šimon Hájek vd
Profesio
Alia nomo Nemicus vd
Okupo astronomo • matematikisto • kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Selektita verkaro redakti

 
Dialexis de novae et prius incognitae stellae inusitatae magnitudinis et splendidissimi luminis apparitione, et de eiusdem stellae vero loco constituendo, 1574

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Acta Historiae Neerlandicae IX, R. Baetens, H. Balthazar, H. Dijk, Rosemary Duke, P. J. Kessel, D. J. Roorda, Nicolette Santen-Mout, E. Stols, K. W. Swart, B. A. Sijes, C. A. Tamse
  2. Geographers Biobibliographical Studies, Volume 32, Hayden Lorimer, Charles W. J. Withers