Tadeusz Stefan GAJCY, pseŭdonomoj „Karol Topornicki”, „Roman Oścień”, „Topór” (naskiĝis la 8-an de februaro 1922 en Varsovio, mortis la 16-an de aŭgusto 1944 samloke) – pola poeto de la dua mondmilito, reprezentanto de la generacio de Kolumbanoj, soldato de Pola Enlanda Armeo.

Tadeusz Gajcy
Persona informo
Tadeusz Gajcy
Naskiĝo 8-an de februaro 1922 (1922-02-08)
en Varsovio
Morto 16-an de aŭgusto 1944 (1944-08-16) (22-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis pro morto dum batalo vd
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo poeto vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva dum 1941– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Liaj antaŭuloj alvenis de Hungario al Pollando. Li naskiĝis hejme en domo ĉe la strato Dzika 43/45, en malriĉa laborista familio. Lia patro estis seruristo pri fervojaj veturigiloj en dekstraborda Varsovio, la patrino akuŝistino.

Tadeusz Gajcy frekventis gimnazion gvidatan de katolika ordeno en la kvartalo Bielany. Li partoprenis la saman klason kun Wojciech Jaruzelski. Lernis ludi mandolinon, estis mesoservanto servante al matenaj mesoj en preĝejo ĉe la strato Bonifraterska 14. En 1941 abiturientiĝis kaj komencis sekrete studi polan filologion en Varsovia Universitato.

Dum la milito estis kunkreinto, kaj de novembro 1943 la lasta redaktoro de samizdata literatura monatrevuo "Sztuka i Naród" (Arto kaj Nacio), kie publikigis siajn versojn, fragmentojn de prozo, artikolojn kaj recenzojn sub pseŭdonomoj kaj anonime.

Eksteraj ligiloj redakti