Tadeusz Isakowicz-Zaleski

Tadeusz Bohdan ISAKOWICZ-ZALESKI, armene: Թադևոս Վարդապետ Իսահակյան-Զալեսկին, Tatewos Wartapet Isahakian-Zaleski, pseŭdonomoj Jacek Partyka, Jan Kresowiak, Pastro Robak (naskiĝis la 7-an de septembro 1956 en Krakovo) – pola armeno, katolika animzorganto de armena kaj rom-katolika ritoj, socia aganto, historiisto de la Katolika Eklezio, plurjara partoprenanto de kontraŭkomunisma opozicio en Pola Popola Respubliko, poeto. Filo de filologo Jan Zaleski.

Tadeusz Isakowicz-Zaleski
Persona informo
Tadeusz Isakowicz-Zaleski
Naskiĝo 7-an de septembro 1956 (1956-09-07)
en Krakovo
Morto 9-an de januaro 2024 (2024-01-09) (67-jaraĝa)
en Chrzanów
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Familio
Patro Jan Zaleski vd
Profesio
Okupo poeto • sindikatisto • kleriko • pastro vd
Laborkampo katolikismo • kreiva kaj profesia verkado • aktivismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Infanaĝo kaj junaĝo redakti

Estante liceano li ligiĝis al Movado Lumo-Vivo realiganta decidojn de la Dua Vatikana Koncilio kaj post abituro eniris al Supera Animzorga Seminario en Krakovo. En 1975 kiel kleriko soldatiĝis. Fine de la 1970-aj jaroj kunredaktis subteran periodaĵon Krzyż Nowohucki (Kruco de Nowa Huta) kaj agis en Studenta Komitato de Solidareco. En 1977 debutis kiel poeto en semajnrevuo Tygodnik Powszechny. De 1980 sin dediĉis al agado de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco". Partoprenis seminarion gvidatan de eminenta hstoriisto de la Eklezio pastro profesoro Bolesław Kumor kaj sub lia direkto verkis magistran tezon.

Sacerdoteco redakti

En 1983 fariĝis ordinita sacerdoto kaj estis direktita studi en Papa Armena Kolegio en Romo. Trifoje tamen ne ricevis pasporton pro kunlaboro kun subtera "Solidareco". Li ligiĝis kun, gvidata de pastro Kazimierz Jancarz, Animzorgado de Laboruloj en paroĥejo de sankta Maksimiliano Kolbe en Mistrzejowice (Nowa Huta). Tie partoprenis en ĵaŭdaj Mesoj por la Patrio.

Opozicia agado redakti

Dum la tuta vivo li estis persekutata de Sekureca Servo. En 1985 estis dufoje serioze batita de ties funkciuloj. Lia persekutado fariĝis kanvaso de la filmo de Maciej Gawlikowski Zastraszyć księdza (Timigi pastron; 2006).

Socia agado redakti

Inter armenoj redakti

Paroĥestro de la armenkatolika paroĥo kun sidejo en Gliwice. Aktiva aganto de la armena medio, populariganto de scio pri historio kaj kulturo de armenoj, precipe de katolika eklezio laŭ armena rito. Iniciatinto de proksimiĝo inter la medioj de tiel nomata malnova kaj nova diasporoj. Pledanto pri memorigo de viktimoj de la armena genocido. Multfoje partoprenis en radi-televidaj disaŭdigoj, en kiuj prezentis historion de la armena nacio kaj eklezio kaj problemojn de la polaj armenoj. Li estas parenca kun antaŭlasta armenkatolika ĉefepiskopo de Lvovo, eminenta predikisto kaj filantropo Izaak Mikołaj Isakowicz. En la 80-aj jaroj studis en Papa Armena Kolegio en Romo. En 2009 estis elektita reprezentanto de la armena diasporo en la Komuna Komisiono de Registaro kaj de Naciaj kaj Etnaj Minoritatoj

Humanecaj konvojoj redakti

Partoprenanto kaj organizanto de multaj humanecaj konvojoj i.a. al landoj de eksa Jugoslavio, Ĉeĉenio, Albanio , Ukrainio, parte kunlabore kun Pola Humaneca Organizaĵo de Janina Ochojska.

Lustracio de animzorgantoj redakti

Februare 2006 postulis malkaŝi sekretajn kunlaborantojn de Sekureca Servo, agantaj inter animzorgantoj de la krakova ĉefdiocezo. Li mem esploris dokumentojn de Sekureca Servo, kiujn ricevis kiel viktimo el Instituto de Nacia Memoro. Liaj agadoj kaŭzis multe da diskutoj pri lustracio. Kardinalo Stanisław Dziwisz haltigadis lian agadon. Maje 2006 ne okazis planata gazetara konferenco, dum kiu pastro Tadeusz Isakowicz-Zaleski montrus rezultojn de sia scienca esplorado. Oktobre 2006 la pastro eksciis ke jam ne plu estas animzorganto de armenoj, sed unu monaton pli poste episkopa kurio retirigis sian decidon.

Februare 2007 eldonejo Znak aperigis lian libron "Księża wobec bezpieki na przykładzie archidiecezji krakowskiej" (Pastroj kontraŭ Sekureca Servo ekzemple de krakova diocezo). Krom dokumentitaj kazoj de kunlaboro de pastroj kun instancoj de reprezalio en Pola Popola Respubliko li montris ankaŭ ekzemplojn de heroa rezisto. Novembre 2007 pastro Zaleski ricevis Literaturan Premion je la nomo de Józef Mackiewicz. Li mem opinias, ke en ekleziaj regopovoj kaj en la laikaj agas malamika al li lobiado.

Genocido en Landlimaj Regionoj redakti

En 2008 apelaciis pri kondamno fare de pola registaro la genocidon de poloj faritan de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj Ukraina Ribela Armeo en Volinio kaj Orienta Malgrandpolio. De multaj jaroj strebas dece memorigi la viktimojn de la krimo.

La 1-an de julio 2009 organizis proteston en Lublin kontraŭ atribuita de Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" la honora doktoreco al Viktor Juŝĉenko, kiu multfoje honorigis Stepan Bandera. Li ankaŭ kontribuis al protestoj kontraŭ trapaso tra Pollando de motorcikla parado de je la nomo de Bandera, pro kio ukrainaj naciistoj mortminacis al li. La 5-an de februaro 2010 kunaranĝis protestojn lige al agnosko de Bandera nacia heroo de Ukrainio fare de cedanta tiam prezidento Juŝĉenko kaj pasiveco de pola registaro ĉi-rilate. Tiutage okazis manifestacioj antaŭ la ambasadejo de Ukrainio en Varsovio kaj konsulejoj en Poznań, Wrocław, Kraków, Lublin kaj Gdańsk.

Publicaĵoj redakti

De 2007 estas felietonisto de "Gazeta Polska" kaj kontribuas al "Nasz Dziennik". Ankaŭ verkas blogon ĉe sia retpaĝo.

En 2010 iĝis membro de la Krakova Socia Komitato de Apogo de Jarosław Kaczyński en plirapidigita prezidentec-baloto.

Verkoj redakti

  • Tadeusz Zaleski-Isakowicz: Oblężenie (Sieĝo). Kraków: Wydawnictwo Krzyża Nowohuckiego, 1981. ; Oblężenie. Wyd. II. Kraków: Rota, 1985. OCLC 79914547.
  • Tadeusz Zaleski-Isakowicz: Wspomnienia (Rememoroj). Kraków: Rota, 1985.
  • Tadeusz Isakowicz-Zaleski: Morze Czerwone. Wiersze (Ruĝa Maro. Versaĵoj). Kraków: Libertas, [1987-8].
  • "Świętych obcowanie" (1993) - volumeto de poezio
  • "Słownik biograficzny księży ormiańskich i pochodzenia ormiańskiego w Polsce w latach 1750-2000" (Biografia vortaro de armenaj pastroj kaj armendevenaj en Pollando en la jaroj 1750-2000) (2001)
  • "Arcybiskup ormiański Izaak Mikołaj Isakowicz "Złotousty" : duszpasterz, społecznik i patriota 1824-1901" (Armena ĉefepiskopo Izaak Mikołaj Isakowicz "Orbuŝa" - animzorganto, socia aganto kaj patrioto) (2001)
  • "Wiersze" (Versaĵoj; 2006)
  • "Księża wobec bezpieki na przykładzie archidiecezji krakowskiej" (Pastroj kontraŭ Sekureca Servo ekzemple de krakova ĉefdiocezo; 2007)
  • "Moje życie nielegalne" (Mia eksterleĝa vivo; 2008)
  • "Przemilczane ludobójstwo na Kresach" (Prisilentita genocido en Orientaj Limregionoj; 2008)
  • "Nie zapomnij o Kresach" (Neforgesu pri Orientaj Limregionoj), Małe Wydawnictwo, Krakovo 2011, p. 239 + fotoj

Bibliografio redakti

  • Leszek Kabłak-Ziembicki, Ks. Tadeusz Isakowicz-Zaleski (Pastro Tadeusz Isakowicz-Zaleski), en: Opozycja w PRL. Słownik biograficzny 1956-89 (Opozicio en Pola Popola Respubliko. Biografia vortaro 1956-89), volumo I (redaktita de Jana Skórzyński), Ośrodek "Karta", Warszawa 2000
  • Sprawa ks[iędza] Tadeusza Zaleskiego z Mistrzejowic (Afero de pastro Tadeusz Zaleski de Mistrzejowice). Kraków: Biblioteka Obserwatora Wojennego, 1985.

Eksteraj ligiloj redakti