Tadeusz IWIŃSKI (naskiĝis la 28-an de oktobro 1944 en Piastów en Mazovio) estis pola politikisto, de 1991 ĝis 2015 seninterrompe parlamentano de Pola Sejmo; eŭropdeputito (MEP) en la jaro 2004 (pli frue kiel observanto en Eŭropa Parlamento); en la jaro 1991 li esti la ano de la delegacio de Pola Sejmo kaj Senato al la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo (PAKE) en Strasburgo, kaj dum la jaroj 1994–1998 kaj en la jaro 2003 li plenumis tie la funkcion de vicprezidanto; de la jaro 2001 ĝis 2004 li estis ministro en Kancelario de Ministra Konsilantaro de Ĉefministroj Leszek Miller kaj Marek Belka; universitata profesoro, poligloto, esperantisto, vicprezidanto de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) ([1]).

Tadeusz Iwiński
maldekstra politikisto, membro de la Pola Parlamento
maldekstra politikisto,
membro de la Pola Parlamento
Persona informo
Tadeusz Iwiński
Naskiĝo 28-a de oktobro 1944
en Piastów en Mazovio
Lingvoj Esperantopola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de VarsovioPolitekniko de Varsovio vd
Partio Alianco de Demokrata Maldekstrularo (AdDM)
Profesio
Okupo politikistoesperantisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloVarsovio vd
Dum 8-a de novembro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tadeusz Iwiński - parlamentano de Pola Sejmo; universitata profesoro, poligloto, esperantisto, vicprezidanto de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE).

Biografio redakti

Edukado kaj profesia aktiveco redakti

Filo de Boleslao kaj Sofia Iwiński. De la 1968 jaro magistro inĝeniero pri kemio, finante Kemian Fakultaton de Varsovia Teknika Universitato. De la 1973 jaro doktoro de politologio akirita en la Sociologia Fakultato de Universitato de Varsovio. Nun profesoro de la humanismaj sciencoj. Li laboras en la Politologia Instituto de Varmio-Mazurio Universitato en Olŝtino / Olsztyn. Stipendiato de la programo Fulbright en Universitato Harvard (1977-1978) kaj IREX en la Universitato de Kalifornio en Berkeley (1988). De la jaro 1991 li estis ano de la delegitaro de Pola Sejmo kaj Senato por la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo (PAKE) en Strasburgo. Dum la jaroj 1994-1998 kaj en 2003 li estis Vicprezidanto de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo (PAKE). De la 2003 ĝis la 2004 li estis observanto en la Eŭropa Parlamento, kaj de majo ĝis julio 2004 li estis Membro de Eŭropa Parlamento (MEP). Dum la jaroj 2001-2004 li estis Ministro en Kancelario de Ĉefministroj de Pola Registaro Leszek Miller kaj Marek Belka. Li konas pli ol 10 lingvojn, i.a. la portugalan, la hispanan, la italan, la germanan, la anglan, la francan, la rumanan, la araban, la japanan, la rusan, Esperanton kaj la latinan. En la jaro 2001 li estis laŭreato de la premio Personeco de Varmio-Mazurio.

Oktobre 2015 li estas kandidato en parlamentaj balotoj al Pola Sejmo de la Unuiĝinta Maldekstrularo (Alianco de Demokrata Maldekstrularo, Via Movado, Pola Partio Socialista, Unio de Laboro kaj Verduloj 2004) en la balot-regiono n-ro 35 (Olsztyn) en la distriktoj: Olsztyn, Ełk, Kętrzyn kaj Szczytno.

Por-Esperanta aktiveco redakti

 

Li eklernis Esperanton en sia junaĝo, krome konas 11 lingvojn. Dum la 2008 jaro li aktive apogis la iniciaton de pola esperantisto el Gdinio / Gdynia Kazimierz Krzyżak, rezulte la 12an de junio aperis la favora por Esperanto rezolucio de Pola Parlamento okaze de 100-jara Jubileo de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Decembre 2011 en sia Parlamenta Oficejo en Olŝtino / Olsztyn renkontiĝis kun esperantistoj de Esperanto-Societo de Varmio-Mazurio kaj kun Eduardo Kozyra - vicprezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando). La 10-an de majo 2012 renkontiĝis en Pola Sejmo kun anoj de EDE-Federacio kaj EDE-Pollando kaj kun japana entreprenisto, esperantisto Etsuo Miyoshi. De aŭgusto 2012 li estas ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) en Pola Parlamento. Li aliĝis partopreni la Esperanto-Konferencon en Pola Senato okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto ([2]) organizita de EDE-Pollando kaj Etsuo Miyoshi. La 17an de oktobro en Pola Senato dum la inaŭgura fondkunsido de la Senat-Sejma Grupo Apoganta Esperanton la parlamentano aliĝis al ĝi, tiutage krome okazis la Konferenco pri Esperanto kaj inaŭguro de E-ekspozicio "125 Jaroj de Esperanto" ([3]) organizita de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kun ĉeesto kaj financa apogo de Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi – dum la tri E-eventoj la parlamentano Iwiński tre aktive partoprenis ([4], [5]), i.a. dum la E-konferenco li proponis al la celoj de la inaŭgurita pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) i.a. re-funkciigon de la Esperanto-redakcio de Pola Radio. Al la PGAE apartenas i.a. Prezidanto de Eŭropa Komisiono de Pola Senato prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt (la prezidanto de PGAE), parlamentanino de Sejmo Ligia Krajewska (vicprezidantino de PGAE), Vic-Prezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński, Vic-Prezidantino de Pola Senato Grażyna Sztark, Ĉef-ministro de Pola Registaro Włodzimierz Cimoszewicz, senatanoj: Roman Zaborowski, Andrzej Grzyb, Mieczysław Augustyn, Kazimierz Kleina, Stanisław Jurcewicz, Jan Maria Jackowski, Sławomir Preiss, du geparlamentanoj de Pola Sejmo: Teresa Hoppe kaj poligloto kaj esperantisto d-ro Robert Biedroń... kaj pluraj aliaj.

Jen ligilo al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE): http://www.senat.gov.pl/sklad/senatorowie/zespoly/parlamentarny,68,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto.html Arkivigite je 2013-07-01 per la retarkivo Wayback Machine (en la pola).

Verkoj redakti

  • FRELIMO /Frente de Libertaçâo de Moçambique / FRELIMO, Fronto de Liberiĝo de Mozambiko/ (1971)
  • Revolucia movado en Afriko, Azio kaj Latin-Ameriko (1982)
  • Iberia maldekstrularo (1982)
  • Novkoloniismo (materialoj por simpozio) - redaktoro (1985)
  • Fundamentaj problemoj de la nuntempa mondo (1996)

kaj pluraj aliaj publikaĵoj (legu en la pola versio de la paĝo)

Vidu redakti

Notoj redakti

Referencoj redakti