Tadeusz Margul (naskiĝis la 19-an de majo 1923, mortis la 29-an de majo 2009) estis pola religiosciencisto, filozofo kaj poligloto, profesoro de la homa scienco, akademia lekciisto de Universitato al Maria Curie-Skłodowska en Lublin kaj de Jagelona Universitato en Krakovo, specialiĝanta pri geografio de religio, kompara historio de religioj kaj teorio de religio.

Tadeusz Margul
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1923 (1923-05-19)
Morto 29-an de majo 2009 (2009-05-29) (86-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo religiosciencisto
vdr

Vivo redakti

Tadeusz Margul estis disĉiplo de pastro Franciszek Tokarz. Akademia instruisto de la ŝtata universitato en Lublin. Li akiris sciencan gradon de doktoro kaj habilitiĝon. En 1990 ricevis sciencan titolon de profesoro. En 1987 fondis Laborejon pri Religioscienco kaj Filozofio de Oriento, poste transformita al Fako de Religioscienco kaj Filozofio de Oriento, kies gvidanto iĝis Krzysztof Kosior. Li estis ankaŭ profesoro de Religioscienca Instituto ĉe Jagelona Universitato. En 1993 emeritiĝis.

Tadeusz Margul lekciis ĉinan filozofion, instruisto de la japana kaj ĉina lingvoj. Gvidis esplorojn pri religioj de Azio, precipe de Barato kaj Ĉinio. Konanto de budhismo.

Ekde 1977 estis scienca prizorganto de Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo, sekvata de Gerard Głuchowski. Kunkreinto de la loka filio de Pola Orientalistika Societo.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Mity z pięciu części świata (Mitoj el la kvin partoj de la mondo) (1966, 1989, 1996)
  • Religia a przestrzeń i krajobraz : kurs geografii religii dla studentów religioznawstwa i geografii (Religio kaj la spaco kaj pejzaĝo. Kurso pri la religi-geografio por studentoj de religioscienco kaj geografio) (1986)
  • Jak umierały religie : szkice z tanatologii religii (Kiel mortis religioj. Skizoj pri tanatologio de religio) (1984)
  • Indie na co dzień : z notatnika religioznawcy (Barato tagon post tago. El la notlibro de religiosciencisto) (1970)
  • Zwierzę w micie i kulcie (Besto en la mito kaj kulto) (1969, 1996)
  • Sto lat nauki o religiach świata (Cent jaroj de instruado pri religioj de la mondo) (1964)

Bibliografio redakti

  • Poznać Tadż Mahal (Ekkoni Taĝ-Mahalon), Konversacio kun doc. dr. hab. Tadeusz Margul, religiosciencisto, spertulo pri la kulturo de Oriento, scienca laboranto de Interaltlerneja Instituto pri Sociologio kaj Filozofio en Lublin, Paweł Chromcewicz, "Kurier Lubelski"
  • Krzysztof Kosior, Tadeusz Margul — religioznawca w PRL (Tadeusz Margul — religiosciencisto en Pola Popola Respubliko), p. 297-309, en: Ile z nauki, ile z ideologii? Religioznawstwo w PRL, IPN, Kraków 1921 ISBN 978-83-8229-202-2

Eksteraj ligiloj redakti