Tagelmusto kaj ankaŭ litamo, ankaŭ alilingve lithamtagelmust (Tamasheq, la homoj de la vualo) sed ankaŭ konata kiel cheich (ŝeŝo)en la berbera : checheéghéwed) estas lin-vestaĵo el tinkturita kotono ofte en indigo sed nuntempe ankaŭ en aliaj koloroj, iel inter turbano kaj vualo. Gin portas tuaregaj viroj en diversaj ŝtatoj de Okcidentafriko kaj povas esti ĝis15 metroj longa[1].

Tagelmustoj, vestoportitaj de tri Tuaregoj.
Litamo portata de tuarega viro el Alĝerio.
Tagelmusto portata de tuarega viro el Alĝerio.

Funkcioj redakti

La tagelmusto trovis praktikan uzadon en Saharo, ĉar ĝi ne nur protektas kontraŭ la suno kaj sablo, sed pro la vualo, malhlepas la enspiradon de sablo (precipe dum sabloŝtormoj)[2]. Tuaregoj vidas en ĝi idealon de beleco kaj kredas ke la koloro indigo subtenas la sanon de tiu kiu portas ĝin kaj protektas la haŭton[3]. Kune kun la tagelmusto oni ĉiam portas longan pantalonon, ĉar oni konsideras ke la du vestaĵpecoj estas fratoj (proverbo de la Tuarego).[4]

La tagelmuston oni turbanstile envolviĝas ĉirkaŭ la kapo kaj depende de la longeco ĝi ankaŭ estas ligita al iu socia prestiĝo aŭ festa karaktero: ju pli grava personeco des pli longa kaj je pli longa, ankaŭ despli festa.

Kulture la tagelmusto aperas ankaŭ inter aliaj etnaj grupoj kiel ekzemple la Haŭsoj aŭ la Sonhajoj. En la hodiaŭa tempo, aliaj koloroj ol indigo regule ekaperas. La novaj generacioj de Tuaregoj (Ishumar) ankaŭ portas helajn kolorojn kiel ekzemple flava, ruĝa, turkiso, rozkolora, oranĝa kaj verda.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Filmeto kun uzinstrukcio por porti ŝeŝon sub 01/03/2018 - Douz, Cirilo kaj Roz', esperantista paro tra Tunizio kaj la mondo per bicikloj
  2. Chris Scott, La Saharo: Seka sed neniam enuiga (2007)
  3. Jenny Balfour-Paul, Indigo en la Araba Mondo
  4. Edgar Sommer, Kel Tamashek, p. 55 (p.