Tago de Homaj Rajtoj

La Tago de Homaj Rajtoj estas internacia tago kiu celebriĝas ĉiujare tra la mondo la 10-an de decembro.

Tiama Brita Ministro de Eksterlandaj Aferoj Joyce Anelay diskurse dum la Tago de Homaj Rajtoj en Londono, 8a de Decembro 2016.

La dato estis elektita honori la adopton kaj proklamon de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la 10-an de decembro, 1948, de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la unua tutmonda elparolo de homaj rajtoj. La memortago establiĝis en 1950, kiam la Ĝenerala Asembleo invitis ĉiujn ŝtatojn kaj interesitajn organizojn celebri la tagon kiel ili vidis konvenan.

La tago estas la alta punkto en la kalendaro de UN-a stabejo en Novjorko, Usono, kaj kutime estas markita ambaŭ per alt-nivelaj politikaj kunvenoj kaj renkontoj kaj per kulturaj okazoj kaj ekspozicioj temantaj homajn rajtajn aktualaĵojn. Krome, ĝi tradicie estas la 10-a de decembro kiu la kvin-jara Premio de Unuiĝintaj Nacioj en la Kampo de Homaj Rajtoj estas aljuĝita.

Multaj aliaj registaraj kaj neregistaraj organizoj aktivaj en la kampo de homaj rajtoj planas specialajn okazojn por memori la tagon. La temo de la tago por 2006 estas la lukto kontraŭ malriĉeco kiel problemo de homaj rajtoj. Kelkaj deklaroj ellasiĝis je tiu okazo, enhavante tiun eldirita per tridek-sep mandato-tenantoj de UN-aj Specialaj Procedoj.

La Tago de Homaj Rajtoj estas observata per multaj civilaj sociaj organizoj.

"Sekve, ni elvokas ĉiujn ŝtatojn rekoni malriĉecon kiel neado de bazaj homaj rajtoj, trakti la eliminon de malriĉeco kiel binda devo, kaj gravigi malriĉecan reduktadon en politiko kaj agado, enhavante per signifa partoprenado de la malriĉuloj kaj per disdonado de rimedoj por la lukto kontraŭ malriĉeco." -Specialaj Procedoj de la Konsilo de Homaj Rajtoj, 10-a de decembro, 2006

Eksteraj ligiloj redakti