Tago de gefrata penso

Tago de gefrata penso – simbola festo de amikeco celebrata la 22-an de februaro ĉiujare fare de skoltoj en la tuta mondo.

Historio redakti

La 22-a de februaro estas nasko-tago de la fondinto de skoltismo Robert Baden-Powell (la 22-an de februaro 1857) kaj de lia edzino Olave Baden-Powell (la 22-an de februaro 1889). La ideo pri elekto de tiu tago naskiĝis dum la 4-a Internacia Konferenco de Skoltinoj kaj Gvidantinoj en 1926 en Usono. Oni elektis la 22-an de februaro pro la datreveno de naskiĝo de la fondintoj de skoltismo Robert Baden-Powell, la Ĉefa Mondo-Skolto kaj de lia edzino Olave Baden-Powell, la Ĉefa Mondo-Skoltino. Komence ĝi estis festo de knabinoj, sed poste ankaŭ skoltoj aliĝis al la festado.

Signifo redakti

Tago de gefrata penso konsciigas skoltojn de la tuta mondo kiom multaj ili estas kaj ke ĉiuj estas por si fratoj, sendepende de haŭt-koloro, naciecoaĝo.

Ĉi tage skoltoj pensas pri si, bondeziras al si, sendas poŝtkartojn, organizas diversajn teren-ludojn aŭ renkontiĝas ĉe la lignofajro. Por kelkaj medioj de skoltoj la tago de gefrata penso estas okazo por kolekti monon, ofte por karitata celo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti