Tago de la Galega Beletro

La Tago de la Galega Beletro (Día das Letras Galegas en la galega) estas festotago kreita en 1963 de la Reĝa Galega Akademio por omaĝi verkistojn en la galega kaj samtempe festi tiun lingvon. Ĉiujare oni dediĉas ĝin al nova verkisto, elektita de la Akademio. La omaĝato havu gravan verkaron en la galega, ricevu la apogon de almenaŭ tri membroj de la Akademio kaj estu mortinta minimume dek jarojn. Nur en 1998 oni escepte dediĉis la tagon al tri personoj, nome la mezepokaj menestreloj Johan de Cangas, Martin Codax kaj Meendinho.

Rosalía de Castro, omaĝita en 1963

La festotago estas la 17a de majo ĉar tiutage en 1883 oni unue eldonis en Vigo la libron Cantares gallegos (Galegaj kantoj) de Rosalía de Castro, rigardata la fondo-verko de la Renaskiĝo de la galega kiel literatura kaj kultura lingvo.

La Tago de la Galega Beletro estas oficiala festotago en la aŭtonoma komunumo Galegio. Hispanlingvaj ĵurnaloj aperigas siajn kovrilojn en la galega (nur la kovrilojn) kaj oni kutime okazigas manifestacion en Santiago de Compostela por defendi tiun ĉi lingvon. La galega lingvo, el lingvistika vidpunkto loka varianto de la galega-portugala lingvo, suferadis drastan perdon de parolantoj en la lastaj jardekoj[1]. Solenaĵoj, prelegoj kaj diversaj aktivaĵoj okazas dum la tuta semajno, tiel ke oni ofte parolas pri la Semajno de la Galega Beletro. Unu el la plej konataj okazaĵoj estas la tiel nomata Correlingua (Lingvokurado), amase partoprenata de ĉiuaĝaj homoj[2]. Aliflanke, la plej gravaj galegaj eldonejoj publikigas studojn verkitajn de fakuloj pri la tiujara omaĝata verkisto, tiel kontribuante al disvastigo de profundaj esploroj pri figuroj de la galega beletro.

Historio redakti

 
2018.

La 20an de marto 1963 tri membroj de la Reĝa Galega Akademio, Manuel Gómez Román, Xesús Ferro Couselo kaj Francisco Fernández del Riego prezentis en tiu institucio la proponon festi la 17an de majo por kunigi la "efektivajn korbatojn de la intelekta galega aktivado"[3]. Ili taksis la poemaron de Rosalía de Castro Galegaj kantoj la unua majstroverko de la Renaskiĝo de la galega literaturo.

Por soleni tiun unuan Tagon de la Galega Beletro oni publikigis eldonon de Galegaj kantoj kun komentarioj de la verkisto Fermín Bouza Brey. La festo ricevis eksterordinaran rekonon kaj estis varme akceptita ne nur de la literaturaj rondoj sed ankaŭ de la tuta socio.

Polemiko redakti

La Reĝa Galega Akademio plu rifuzas dediĉi la Tagon de la Galega Beletro al Ricardo Carvalho Calero malgraŭ la insistaj proponoj de reintegrismaj organizoj[4]. Ricardo Carvalho Calero estis la unua profesoro pri galega-portugala filologio en la Universitato de Santiago de Compostela (tiam la sola universitato en Galegio), kaj ankaŭ la aŭtoro de la unua romano publikigita en la galega post la Hispana Enlanda Milito (Xente na barreira, 1950) kaj de tre gravaj gramatiko kaj literatur-historia libro. En la lastaj jardekoj de sia vivo, li iĝis la plej elstara defendanto de la uzo por la galega de skribado laŭ la portugalaj normoj (tiun proponon kaj la kulturan movadon ĉirkaŭ ĝi oni nomas reintegrismo). Li do kontraŭis la nunan oficialan ortografion laŭ reguloj tre similaj al tiuj de la hispana, porpledata de la Reĝa Galega Akademio.

Bildaro redakti

Listo de omaĝitoj redakti

Referencoj redakti