Tago de la Lingva Movado

nacia festo en Bangladeŝo

La Tago de la Lingva Movado (bengale ভাষা আন্দোলন দিবস Bhasha Andolôn Dibôs), ankaŭ nomata Tago de la Ŝtata LingvoTago de la Martiroj de la Lingvo (bengale শহীদ দিবস: Shôhid Dibôs), estas nacia ferio de Bangladeŝo okazanta ĉiujare la 21-an de februaro.

Tago de la Lingva Movado
ভাষা আন্দোলন দিবস
La monumento Ŝahid-Minar memorfestas tiujn, kiuj mortis dum la tumultoj de la 21-a februaro 1952.
La monumento Ŝahid-Minar memorfestas tiujn, kiuj mortis dum la tumultoj de la 21-a februaro 1952.
festotago
Oficiala nomo bengale ভাষা আন্দোলন দিবস (Bhasha Andolôn Dibôs)
Alia nomo bengale ভাষা শহীদ দিবস (Bhasha Shôhid Dibôs)
Festata bangaloj kaj bengala-parolantoj en Barato kaj dise en la mondo
Speco Nacia
Kutimoj kaj tradicioj Flaglevado, paradoj, kantado de patriotaj kantoj, la Amar Bhaier Rokte Rangano, paroladoj de la Prezidanto kaj de la Ĉefministro, distraj kaj kulturaj programoj.
Koneksas  kun Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
vdr

Ĝi omaĝas la movadon por bengala lingvo kaj ties martirojn kaj la severe subpremitajn protestojn por rekoni la bengalan kiel nacia lingvo de Bangladeŝo. Dum la tago, oni aranĝas seminariojn diskutantajn kaj antaŭenigantajn la bengalan kiel la ŝtata lingvo de Bangladeŝo.

UNESKO elektis la 21-an de februaro kiel Internacia Tago de la Gepatra Lingvo por protekti lingvan diversecon kaj inkluzivecon kaj antaŭenigi «plurlingvan edukadon bazitan sur la gepatra lingvo aŭ la unua lingvo».[1]

Historio redakti

Antaŭfaktoj redakti

 
La posedaĵoj de Britio en la hinda subkontinento sendependiĝis en 1947 kaj 1948, tiel iĝantaj kvar novaj sendependaj ŝtatoj: Barato, Birmo, Cejlono kaj Pakistano (inkluzive de Orienta Bengalo, nomata ekde 1971 Bangladeŝo).

Post la dispartigo de Hindio en 1947, la loĝantoj de ĵus-formita Dominio Pakistano estis 69 milionoj entute, el kiuj 44 milionoj troviĝsi en la orienta disigita parto nome Orienta Bengalo.[2] Spite al tio, la personaro el la okcidenta parto de la dominio de Pakistano superregis la registaron, la civilajn servojn kaj la armeon.[3] En 1947, grava rezolucio ĉe nacia edukada pintokunveno en Karaĉio rekomendis la urduan kiel la sola ŝtata lingvo kaj la uzon de nur tiu lingvo en la amaskomunikilaro kaj en lernejoj.[4][5] Kontraŭstaro kaj protestoj tuj ekestiĝis. Studantoj de Dako manifestis sub la gvido de Abul Kashem, la sekretario de bengala islama kultura organizaĵo Tamaddun Majlish. Dum renkontiĝo, oni decidis, ke la bengala estu oficiala lingvo de la Dominio de Pakistano flanke de la urdua kaj ke ĝi estu lingvo de edukado en Orienta Bengalo.[6] Tamen, la Pakistana Publika Serva Komisiono forigis la bengalan el la listo de aprobitaj temoj, kaj ankaŭ el la monbiletoj kaj la poŝtmarkoj. La centra ministro pri edukado Fazlur Rahman starigis vastajn preparojn por igi la urduan la solan ŝtatan lingvon de la Dominio de Pakistano.[7] Publikaj tumultoj disvastiĝis kaj multenombraj bengalaj studantoj renkontiĝis ĉe la Universitato de Dako la 8-an de decembro 1947 por formale postuli, ke la bengala iĝu oficiala lingvo. Por antaŭenigi sian proteston, bengalaj studantoj okazigis procesiojn kaj amaskunvenojn en Dako. La lingva movado instigis homojn de Orienta Bengalo (poste, Orienta Pakistano) starigi apartan nacian identecon, dise el la cetero de Pakistano (poste, Okcidenta Pakistano).[8]

Protesto redakti

 
Procesia marŝo la 21-an de februaro 1952 en Dako

Je la naŭa matene de la 21-an de februaro 1952, studantoj ekkolektiĝis ĉe la sidejoj de la Universitato de Dako spite al la Sekcio 144 (kontraŭleĝa asembleo) el la punkodo. La universitata vic-kanceliero kaj aliaj oficialuloj ĉeestis dum armitaj policiistoj ĉirkaŭigis la universitatejon. Je la 11:15, studantoj kolektiĝis ĉe la universitata pordego kaj provis rompi la polican linion. Policiistoj pafis obusojn de larmiga gaso ale al la pordego por averti la studantojn.[2] Aro de studantoj kuris al la Kuracista Kolegio de Dako dum aliaj moviĝis ale al la universitataj sidejoj sekvataj de policiistoj. La vic-kanceliero mendis al la polico halti pafadon kaj ordonis, ke la studantoj lasu la areon. Tamen, la policistoj arestis plurajn studantojn pro malobservo de Sekcio 144 dum ili provis foriri. Kolerigitaj pro la arestoj, studantoj renkontiĝis ĉirkaŭ la Orienta Bengala Leĝdona Asembleo kaj blokis la vojon de la leĝdonantoj, demandante ilin, ke ili diskutu la problemon ĉe la asembleo. Kiam grupo de studantoj provis enrompi en la konstruaĵon, policiistoj ekpafadis kaj mortigis nombron de studantoj, inkluzive de Abdus Salam, Rafiq Uddin Ahmed, Abul Barkat kaj Abdul Jabbar.[2][9] Kiam la sciigo pri la mortigoj disvastiĝis, malordo erupciis trans la urbo. Butikoj, oficejoj kaj publika transportado fermiĝis kaj ekis ĝenerala striko.[10] Ĉe la asembleo, ses leĝdonantoj inkluzive de Manoranjan Dhar, Boshontokumar Das, Shamsuddin Ahmed kaj Dhirendranath Datta petis, ke ĉefministro Nurul Amin vizitu vunditajn studantojn en malsanulejo kaj ke la asembleo paŭziĝu kiel signo de funebro.[11] Ĉi tiun moviĝon subtenis kelkaj el la fiskaj benkaj membroj inkluzive de Maulana Abdur Rashid Tarkabagish, Shorfuddin Ahmed, Shamsuddin Ahmed Khondokar kaj Mosihuddin Ahmed.[11] Tamen, Nurul Amin malakceptis la petojn.[2][11]

Efikoj redakti

Konstitucia reformo redakti

La 7-an de majo 1954, la konsistucifara asembleo decidis, kun la subteno de la Islama Ligo, ke la bengala ricevu oficialan statuson. La bengala rekoniĝis kiel la dua oficiala lingvo de Pakistano la 29-an de februaro 1956, kaj artikolo 214(1) de la Konstitucio de Pakistano ŝanĝiĝis por garantii, ke «La ŝtata lingvo de Pakistano estos la urdua kaj bengala».

Tamen, la militista registaro formita de Ayub Khan klopodis restarigi la urduan kiel la solan nacian lingvon. La 6-an de januaro 1959, la militisma reĝimo eldonis oficialan komunikaĵon kie ĝi subtenis la konstitucian decidon de 1956 por la du ŝtataj lingvoj.[12]

Sendependiĝo de Bangladeŝo redakti

Kvankam la demando pri oficialaj lingvoj solviĝis en 1956, la militisma reĝimo de Ayub Khan daŭre antaŭenigis la interesojn de Okcidenta Pakistano kontraŭ Orienta Pakistano. Malgraŭ formanta la plimulton de la nacia loĝantaro, la loĝantaro de Orienta Pakistana estis daŭre sub-reprezentata en la civilaj kaj militistaj servoj kaj ricevis malplimulton de ŝtata financado kaj de alia registara helpo. Tio ĉi okazis plejparte pro manko de reprezenta registaro en la novnaskita ŝtato. Ĉefe pro regionaj ekonomiaj malekvilibroj, sekciaj dividoj kreskis kaj tiel ankaŭ la subteno por la bengala etna naciista Ligo Awami, kiu alvokis la sespunktan movadon por pli granda provinca memstareco. Unu postulo estis, ke Orienta Pakistano estu nomata Bangladeŝo (t.e. «Lando de bengaloj»); tio poste kondukis al la Bangladeŝa Liberiga Milito.[3]

Post la formado de loka registaro farde la Unuiĝinta Fronto en aprilo 1954, la datreveno de 21 februaro deklariĝis ferio.[13]

UNESKO kaj la internacia rekono redakti

Novembre 1999 la Ĝenerala Konferenco de UNESKO proklamis, ke la 21-a de februaro estu Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, sekvante proponon de Bangladeŝo.[14] La Ĝenerala Asembleo de UN bonvenigis la proklamon de la tago en sia rezolucio de 2002.[15] La 16-an de majo 2007 la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj en sia rezolucio A/RES/61/266 postulis al Membro-Ŝtatojn «antaŭenigi la konservadon kaj protekton de ĉiuj lingvoj uzataj de popoloj de la mondo».[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 [https://www.un.org/fr/observances/mother-language-day Journée internationale de la langue maternelle 21 février] (angle, arabe, ĉine, france, hispane, ruse). Unuiĝintaj Nacioj. Alirita 2023-08-17.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Al Helal, Bashir. (2012) “Language Movement”, Banglapedia: National Encyclopedia of Bangladesh (angle). Asiatic Society of Bangladesh.
  3. 3,0 3,1 (August 1985) “'A Place Insufficiently Imagined': Language, Belief, and the Pakistan Crisis of 1971”, The Journal of Asian Studies (en) 44 (4), p. 711–733. doi:10.2307/2056443. 
  4. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  5. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  6. Umar, Badruddin. (1979) Purbo-Banglar Bhasha Andolon O Totkalin Rajniti (bengale). Dhaka: Agamee Prakashani.
  7. Al Helal, Bashir. (2003) Bhasa Andolaner Itihas (bengale). Dhaka: Agamee Prakashani, p. 227–228. ISBN 984-401-523-5.
  8. "University of Dhaka, Language Movement and Birth of a Nation", Daily Sun. (angle)
  9. "Dhaka Medical College Hostel Prangone Chatro Shomabesher Upor Policer Guliborshon. Bishwabidyalayer Tinjon Chatroshoho Char Bekti Nihoto O Shotero Bekti Ahoto", The Azad, 1952-02-21. (bengale)
  10. (1989) “Pakistan Period (1947–71)”, James Heitzman: Bangladesh: A Country Study (angle). Government Printing Office, Country Studies US. ISBN 0-16-017720-0.
  11. 11,0 11,1 11,2 Al Helal, Bashir. (2003) Bhasa Andolaner Itihas (bengale). Dhaka: Agamee Prakashani, p. 377–393. ISBN 984-401-523-5.
  12. (April 1959) “Factors in Bengali Regionalism in Pakistan”, Far Eastern Survey (en) 28 (4), p. 49–58. doi:10.2307/3024111. 
  13. Islam, Syed Manzoorul. (1994) Essays on Ekushey: The Language Movement 1952 (bengale). Dhaka: Bangla Academy. ISBN 984-07-2968-3.
  14. Draft report of Commission II (angle, arabe, ĉine, france, hispane, ruse). Unesko. Alirita 2023-08-17.
  15. A/RES/56/262 (angle, arabe, ĉine, france, hispane, ruse). Unuiĝintaj Nacioj. Alirita 2023-08-17.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoj redakti