Tago de la memoro aŭ “Tago de la memoro pri la viktimoj de la holokaŭsto” estas internacia memorigo celebrenda ĉiujare la 27-an de januaro, iniciatita de Unuiĝintaj Nacioj por omaĝi kaj honori la memoron de la viktimoj de la Holokaŭsto kaj de tiuj, kiuj riskis, aŭ reale perdis, la vivon por protekti judojn persekutitajn.

Enirejo de la koncentrejo de Auschwitz (Aŭŝvico) kun la pordega superskribaĵo: Arbeit macht frei (la traduko: Laboro liberigas)
Enirejo de la koncentrejo de Auschwitz (Aŭŝvico) en 1945.
La savito de la Holokaŭsto el la koncentrejo montras la numeron de la malliberulo

La daton oni elektis ĉar ĝi koincidas kun la datreveno de la liberigo de la koncentrejo de Auschwitz (Aŭŝvico), okazinta la 27-an de januaro 1945 la liberigo fare de la Ruĝa Armeo de Sovetunio.

La enirejpordego al la koncentrejo Auschwitz I, super kiu estis blazonita la surskribo germane Arbeit macht frei (Laboro liberigas), same kiel la fervojaj trakoj kondukantaj al la enirejo al la ekstermkoncentrejo Auschwitz II, en Birkenau, estis gravuritaj en la memoro de multaj kiel centra simbolo de la holokaŭsto kaj la ekstermado de la judoj. Efektive, la termino "Auschwitz" (Aŭŝvico) fariĝis sinonima kun la holokaŭsto, same kiel homaj malbonoj kaj krueleco, kaj homaj torturoj kaj suferoj. En 1979, Auschwitz estis deklarita Monda Heredaĵo de Unesko. Entute pereis en Auschwitz proksime de du milionoj da homoj, inkluzive de inter miliono kaj cent mil ĝis miliono kaj duono da judoj.

La koncentrejo Auschwitz, en sudorienta Pollando, estis la plej granda el la ekstermkoncentrejoj establitaj fare de Nazia Germanio en Dua Mondmilito, kie pli da judoj estis murditaj ol ie ajn alie dum la milito. Tiu estis la ekstermkoncentrejo kiu funkciis por la plej longa tempo (de junio 1940 ĝis januaro 1945) de ĉiuj ekstermkoncentrejoj, kaj kie la industriigo de amasmurdo atingis sian pinton. Auschwitz havis disbranĉigitan tendarsistemon, centritan sur Auschwitz I, Birkenau-tendaro (Auschwitz II), kaj Bona Monowitz-tendaro (Auschwitz III).

Historio redakti

En tiu okazo oni malkovris la preskaŭ sekretan koncentrejon: la unuaj atestoj de la transvivintoj konsciigis, unuan fojon, la mondon pri la hororoj de la nazia genocido.

La 27-an de januaro la memoro pri la holokaŭsto, nome la amasbuĉado de la juda popolo, estas celebrita de ĉiuj ŝtatoj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) sekve de rezolucio 60/7 [1] de la 1-a de novembro 2005. Ĉiu nacio – almenaŭ teorie - konfirmis per sia leĝo tiun rezolucion kutime ĝin precizigante per apartaj celoj.

Fronte al tiuj ekstermadoj – en diversaj koncentrejoj – almenaŭ 24.356 homoj aŭ institucioj (20-a de januaro 2014) helpis judojn saviĝi el morto: ili sekve estis oficiale distingitaj per la alta dekoracio Justuloj inter la popoloj pro ilia engaĝiĝo favore al la judoj persekutataj de nazioj dum la holokaŭsta periodo. [2]. Inter la nacioj kun la pli granda nombro de distingitoj estas:

 
Surskribaĵo ĉe la Gestapo-malliberejo de la Koncentrejo Theresienstadt.

Memorigado laŭ jaroj redakti

En 2021 ĉeftemo estis Sorto de infanoj en Aŭŝvico, kie travivis ĉ. 700 infanoj el 232 000 malliberigitaj. Unuafoje oni memorigis virtuale. En okupata Pollando ekzistis en Lodzo dum 3 jaroj trudlabora germana infankoncentrejo por 3000 infanoj, pro granda mortemo nomata eta Aŭŝvico.

Notoj redakti

  1. About the Holocaust and the United Nations Outreach Programme angle
  2. Names and Numbers of Righteous Among the Nations - per Country & Ethnic Origin, as of January 1, 2012. Arkivita el la originalo je 2016-12-06. Alirita 2014-01-22.
  3. Israel Gutman, Bracha Rivlin e Liliana Picciotto|, I giusti d'Italia: i non ebrei che salvarono gli ebrei, 1943-45, Mondadori, Milano, 2006.

Vidu ankaŭ redakti

Naziaj koncentrejoj

Amasa ekstermado

Malliberuloj de Auschwitz

Memorigo

Raportoj pri holokaŭsto dum la milito

Aliaj

Eksteraj ligiloj redakti