Tago de programisto

Tago de programisto (ruse: День программи́ста, angle: Day of the Programmer) estas festo de programistoj celebrata la 256-an tagon de la jaro (, aŭ nombro de ĉiuj eblaj valoroj de unu bajto de informoj en ties plej populara 8-bita formo). Tradicie, programistoj strebas soleni la tagon laŭ nekonvencia maniero.

La tago estas la 13-a de septembro, sed en superjaro la 12-a de septembro laŭ Gregoria kalendaro.

Ĝi estas en Rusio festa tago, laŭ dekreto de Dmitrij Medvedev de la 11-a de septembro 2009.[1]

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dzień Programisty en la pola Vikipedio.

  1. Dmitry Medvedev issued an executive order establishing a new professional holiday, the Day of the Programmer.. Kremlin.ru (2009-09-12). Arkivita el la originalo je 2010-09-16. Alirita 2009-09-12. “Day of the Programmer will be celebrated on the 256th day of each year, that is on September 13 or 12 depending on whether the year is a leap year.”.