Tagum, - tagaloge Lungsod ng Tagum - estas triaklasa urbego, ankaŭ diocezo en Filipinoj, en Mindanao, en Dabaa Regiono, kie estas ĉefurbo de provinco Norda Dabao.

Tagum
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 8100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 296 202  (2020) [+]
Loĝdenso 1 513 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 27′ N, 125° 48′ O (mapo)7.44778125.80778Koordinatoj: 7° 27′ N, 125° 48′ O (mapo) [+]
Alto 117 m [+]
Areo 195,8 km² (19 580 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Tagum (Filipinoj)
Tagum (Filipinoj)
DEC
Tagum
Tagum
Situo de Tagum

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tagum [+]
vdr
Urbodomo de Tagum

Geografio redakti

Tagum situas sur ebenaĵo proksime al la maro [1]. Panabo troviĝas 21, regiona ĉefurbo Dabao 50, Digos 92, ĉefurbo Manilo 953, Kezonurbo 956 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

La unuaj enmigrintoj alvenis en 1929 kaj aĉetis bienetojn. La loko apartenis al Dabao. En 1932 oni komencis labori trairan vojon, tiutempe ankaŭ lernejon kaj kapelon. La areo tiam nomata Magugpo iĝis sendependa vilaĝo en 1941. Dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana regado okazis, post la liberiĝo nur kvin domoj restis senruinaj. En 1948 la nova loknomo estis Tagum, tiutempe konstruiĝis la urbodomo, merkato, sancentro, pliaj vojoj. Ekde 1967 Tagum estas sidloko de la provinca registaro. Tagum atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj, laŭ filipina klasifikado en 1998 kaj iam la titolon komponenta urbo.

Ekonomio redakti

Tagum estas ĉefe agrikultura areo pri lignaĵoj, bananoj, sed gravas ankaŭ la turismo kaj komerco.

Religio kaj eduko redakti

 
Katedralo en Tagum

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj, eĉ diocezo funkcias en Tagum. 2 universitatoj, kampuso, akademio, liceo, seminario, instituto donas eblecon por studi.

Trafiko redakti

Al Tagum kuras 3 signifaj aŭtovojoj.

Klimato redakti

Tagum situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Mankas sezonoj, ĉiuj monatoj havas la samajn pluvokvanton, temperaturon, humidecon kaj aerpremon. La averaĝa temperaturo varias inter 20-32 °C. La jara pluvokvanto estas ĉirkaŭ 2000 mm.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans